Kabe: | | Do, vi volas plani la vojaĝon nun, ĉu?
|
Ina: | | Jes volonte. Tiel vi vidos ke la vojaĝo ne kostos tiom multe.
|
Kabe: | | Mi scivolas pri kiel vi solvos la tranoktadon ĉar mi ne havas monon por hotelo aŭ junulargastejo...
|
Ina: | | Jen la solvo! Libreto kun la nomo "Pasporta Servo".
|
Kabe: | | Servo por kio?
|
Ina: | | Por homoj kiel ni... Kiuj ŝatas vojaĝi kaj sperti landojn sen elspezi multe da mono.
|
Kabe: | | Bone... kaj kiel funkcias tiu servo? Mi vidas ke en la libreto estas multe da adresoj de pluraj landoj.
|