Senkondiĉa, malrelativa, senrezerva, senescepta,
senmanka, nepra:
absoluta principo, regulo, logikoZ;
mi faros la landon absoluta dezerto
[2];
absoluta manko de singardoZ;
mi estis absoluta amiko de via entreprenoZ;
absolute nenion kompreni;
restis nenio absolute, nek por mordi nek por gluti
[3].
a)
Tute sendependa de ĉiu ajn povo aŭ kontrolo; kies
potenco estas senlima kaj ĉiopova:
absoluta reĝo, potenco.
b)
Plena, rekta, senpera, malrelativa,
konsiderata sendepende de lokaj apartaĵoj,
sen komparo kun aliaj objektoj,
kiu ne dependas de arbitra mezursistemo:
absoluta movo, kvieto, rapido;
absoluta plimulto da voĉoj;
absoluta sonsento;
absoluta eraro;
absoluta alto;
absoluta nulo (pri temperaturo).
relativa
c)
Gramatike sendependa de la entenanta frazo
aŭ malhavanta kutiman komplementon:
absoluta participo;
absoluta ablativo;
absolute (senkomplemente aŭ sensubjekte)
uzita verbo.
2.
(evitinde)
Senmiksa, ĥemie pura:
absoluta alkoholo.
Rim.:
Ŝajnas ke tiu senco estas idiomaĵo de kelkaj lingvoj,
malnecesa en Esperanto. Ŝajnas ke tiusence oni aplikas ĝin
nur al alkoholo kaj ne diras
absoluta akvo
ktp.
Do, oni prefere diru klare kaj senidiomaĵe:
pura alkoholo.
Rim.:
Pri alkoholo "absoluta" kutime signifas ne simple
"ĥemie pura" sed "tute senakva", tamen en Esperanto
ĉi tiu vorto vere superfluas
[Dmitri Gabinski].
absolutismo
Sistemo de regado per absoluta potenco:
en la rusa kamparano furiozas la cara
absolutismo
[4].