tradukoj:
be cs de en es fr hu it nl ru tp
*son/i [1]
*soni
(ntr)
- 1.
-
Estigi aŭdeblan aervibradon:
barelo malplena sonas plej laŭte
(tiu plej fanfaronas, kiu malplej meritas)
[2];
ĉe la ronda tablo du tondiloj sonis akre
[3];
sonis tamburoj kaj flutojB;
en la radianta aero la birdoj sonisB;
la horloĝo sonis tri kvaronojn
[4];
denove eksonis krakojZ;
eksonis vokoK;
eksonis rapidaj paŝoj
[5];
tiu ĉi frazo estas nur bele sonanta
kolekto da vortojZ;
aplaŭdoj tondre rulsonis tra la plenega salono.
brui
- 2.
-
Aŭdeble iel esprimiĝi:
en la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis
kvazaŭ malkontenteco
[6];
denove sonos en la urbo la lingvo de Zamenhof;
tiu ĉi sama peco en stilo esperanta sonus
tiamaniereZ...
sono
-
Aŭdebla aervibrado:
harmoniaj sonoj;
movi sensone la lipojnZ.
Rim.:
Kontraste al bruo, sono
prefere havas muzikan altecon.
*bonsoneco
-
Kvalito de tio, kio agrable sonas aŭ kunsonas:
oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco
aŭ
la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton
[7].
resoni
(x)
-
Resendi la sonon:
kia sono, tia resono
[8];
l' aero resonis de bruo terura;
nur eĥo senanima resonadis miajn plendojnZ;
la impresoj de tiuj tagoj ankoraŭ resonas
eĥe en niaj animoj;
„bonan nokton“ resonigis la amasetoK;
liaj verkoj trovas varman resonon en la
koroj de la legantoj
eĥi
resonado
- 1.
-
malforta eĥo, resendo, reflekto de brila sono:
la malgranda birdo ... tiel laŭte kantis, ke oni
aŭdis
resonadon
[9].
- 2.
- resonanco
resonilo
-
Aranĝaĵo por estigi
resonadon:
- a)
-
Malplena kamero kies dimensioj ebligas estigon de akustika
aŭ elektromagneta
resonado:
ĝi (la katodo) estas ĉirkaŭingita per
kupra anoda bloko, kaj en tiu anod-ringo situas resoniloj
[10].
- b)
-
Elektra cirkvito aranĝita tiel ke elektra oscilado de
dezirata frekvenco atingu maksimuman amplitudon.
postsoni
-
Plu soni post la ĉesigo
de la impulso estiginta la sonon.
sonori
supersoni
(tr)
-
Soni pli laŭte, pli aŭdeble ol io alia:
ili baldaŭ estis supersonataj de laŭta knarado de neĝo sub
la glitveturilo
[11].
sonanto
-
Silabiga parolsono.
kvazaŭvokalo,
likvido,
nazalo,
silabo,
vokalo
sonsento
-
Homa kapablo rekoni muzikajn sonojn sen instrumento.
absoluta sonsento,
relativa sonsento.
absoluta sonsento
-
Homa kapablo rekoni absolutan alton de pura muzika sono
(tono, senrilate al aliaj tonoj).
Rim.:
Do, tio ne estas sinonimo por „perfekta
sonsento“;
oni povas havi
malbonan absolutan sonsenton.
Fakte, por muzikisto pli gravas la
relativa
sonsento.
relativa sonsento
-
Homa kapablo rekoni malsimplajn muzikajn sonojn
(intervalojn kaj akordojn).
tradukoj
anglaj
~i:
sound;
re~ado 1.:
resonance;
re~ilo a:
cavity resonator, resonating chamber;
re~ilo:
resonator;
absoluta ~sento :
absolute pitch;
relativa ~sento :
relative pitch.
belorusaj
re~ado 2.:
рэзананс.
ĉeĥaj
~i:
znít;
absoluta ~sento :
absolutní sluch.
francaj
~i:
sonner;
~o:
son (audible);
bon~eco:
euphonie;
re~ado:
résonance;
post~i:
se réverbérer
(son);
super~i:
couvrir (un autre bruit).
germanaj
~i:
Ton, Laut;
re~ado 2.:
Resonanz, Widerhall, Nachhall;
absoluta ~sento :
absolutes Gehör;
relativa ~sento :
relatives Gehör.
hispanaj
~anto:
sonante.
hungaraj
~i:
hangzik, szól;
~o:
hang;
re~i:
visszhangzik, rezonál;
re~ado 1.:
rezonancia;
re~ado 2.:
rezonancia, együttrezgés;
re~ilo:
rezonátor;
post~i:
utánhangzik, utánzeng;
~anto:
magánhangzó;
~sento:
hallás;
absoluta ~sento :
abszolút hallás;
relativa ~sento :
relatív hallás.
italaj
~i:
suonare;
~o:
suono;
bon~eco:
eufonia;
re~i:
rimbombare, riecheggiare, risonare, risuonare;
re~ado 1.:
rimbombo, risonanza (riecheggio);
re~ado 2.:
risonanza;
post~i:
riverberare;
super~i:
coprire (di suono);
~sento:
orecchio> musicale;
absoluta ~sento :
orecchio> assoluto;
relativa ~sento :
orecchio> relativo.
nederlandaj
~i:
klinken;
~o:
klank, geluid;
bon~eco:
welluidendheid, eufonie;
re~i:
weerklinken;
re~ado 1.:
resonans;
re~ado 2.:
weerklank, resonantie;
~anto:
klinker, sonant;
~sento :
gehoor;
absoluta ~sento :
absoluut gehoor;
relativa ~sento :
relatief gehoor.
rusaj
~i:
звучать;
~o:
звук;
bon~eco:
благозвучие, эвфония;
re~i:
отдаваться (о звуке), резонировать, дать отзвук;
re~ado 1.:
отзвук;
re~ado 2.:
резонанс;
re~ilo b:
колебательный контур;
re~ilo:
резонатор;
post~i:
реверберировать;
~anto:
сонант;
~sento :
музыкальный слух;
absoluta ~sento :
абсолютный слух;
relativa ~sento :
относительный слух.
tokiponaj
~i:
kalama;
~o:
kalama.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta4.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, vojkamarado5.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24a6.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta7.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 278.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta9.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, kolo de botelo10.
Radioteknika artikolaro, SEC de UEA, 1984, ISBN 963-571-116-6, p. 2a11.
Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 24a
[^Revo]
[son.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.27 2010/05/30 16:30:22 ]