tradukoj: de hu pt ru

-ac

-ac

BOT
Neoficiala sufikso, uzata por nomi familiojn laŭ la botanika nomenklaturo. La sufikso aplikiĝas al genro el la familio por formi la familinomon: La rozo apartenas al la familio rozacoj.
Rim. 1: Al kiu genro aplikiĝas la sufikso por nomi la familion, estas difinite de la internacia botanika nomenklaturo.
Rim. 2: Povas okazi, ke tiu genro ne plu ekzistas, ĉar pro novaj esploroj ĝiaj specioj estas ordigitaj sub aliaj genroj. fabacoj, kaprifoliacoj k.a.
Rim. 3: Kelkaj familioj havas tradiciajn nomojn, ne formitajn el genronomoj. La uzado de la sufikso -ac en tiu kazo estas evitinda, kvankam PIV ekzemple uzas ĝin tie: kompozitoj estas tradicia familinomo de asteracoj, sed ne uzu kompozitacoj.
Rim. 4: Pro la fakeco kaj neoficialeco de la sufikso estus konsilinde eviti ĝin en nefaka lingvaĵo kaj uzi vortojn kiel rozfamilio, rozfamiliano anstataŭ rozacoj, rozaco.

tradukoj

germanaj

-~: Familie der, -ace-.

hungaraj

-~: .... családja, -félék.

portugalaj

-~: ...ácea....

rusaj

-~: семейство..., -овые (суффикс в ботанике для обозначения семейства).

[^Revo] [ac.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2005/08/31 16:31:22 ]