tradukoj: be cs de en es fa fr he hu la nl no pl pt ru tr

*famili/o [1]

*familio

1.
Malvasta parencaro.
a)
GEN Aro formata de la patro, patrino kaj infanoj: vivi en familio.
b)
GEN La tuta parencaro ĝenerale: aparteni al nobela familio. VD:gento
2.
Aro de aĵoj kun komuna deveno.
a)
ZOOBOT Ŝtupo de la botanika kaj zoologia klasifikoj (familia). La nomo de familio estas derivata de unu el siaj genroj per la sufikso -ac (botaniko), -ed (zoologio): familio de rozacoj.
Rim.: En nefaka uzo estas konsilinde eviti la neoficialajn sufiksojn -ac kaj -ed: familio de rozoj, rozfamilio, rozfamiliano. TUT:ordoPRT:genro
b)
LIN=lingvofamilio lingvoj de la hindeŭropa familio.
c)
MAT[2](fakula ĵargono) (de elementoj en aro E kun indicoj en aro I) Bildigo de I al E; alternative: la bildaro de tiu bildigo. SUB:vico;VD:indico, termo.
Rim.: Kvankam teorie sinonima kun „bildigo“, la termino „familio“ estas uzata pro tradicio kaj pro la oportunaj skribaĵoj, kiujn ĝi ebligas. Por signi familion f, oni kutime skribas (fi)iI . La bildon de i per f oni foje nomas „termo“ aŭ eĉ „elemento“ de la familio kaj oni ĝin signas per fi anstataŭ f(i). La uzo de termino „elemento“ klariĝas per tio, ke parolante pri familio, oni plejofte interesiĝas pri ĝia bildaro, sed familio povas havi du identajn elementojn, dum aro ne povas.

familia

Rilata al familio; de familio: familia domo, vivo, similecoB; familiaj ĝojoj, familia nomo.

lingvofamilio

LIN Aro de lingvoj evoluintaj el sama pralingvo: lingvofamilioj kaj lingvosubfamilioj estas priskribitaj aŭ listigitaj en enciklopedioj [3].

tradukoj

anglaj

~o: family.

belorusaj

~o: сям'я, сямейства; ~a: сямейны.

ĉeĥaj

~o: rodina.

francaj

~o: famille; ~a: familial; lingvo~o: famille linguistique.

germanaj

~o: Familie; ~a: Familien-, familiär.

hebreaj

~o: משפחה; ~a: משפחתי.

hispanaj

~o: familia; ~a: familiar.

hungaraj

~o: család; ~a: családi.

latina/sciencaj

~o a: familia.

nederlandaj

~o a: gezin; ~o: familie; ~a: gezins-.

norvegaj

~o: familie; ~a: familie-.

persaj

~o: خانواده; ~a: خانوادگی.

polaj

~o: rodzina; ~a: rodzinny. ~a nomo: nazwisko.

portugalaj

~o: família.

rusaj

~o c: семейство; ~o: семья, семейство; ~a: семейный.

turkaj

~o: aile.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §171
3. A. Kueck: Internacieco de vorto kaj ties uzebleco laŭ Regulo 15, 2009-10-03

[^Revo] [famili.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.32 2010/11/04 17:30:57 ]