aplikate al adjektivo aŭ adverbo, foje al substantivo
―
esprimas iun konkretan objekton, kiu estas esence tia, kiel
esprimas tiu vorto, al kiu ĝi estas aplikata:
sanktaĵo (= io sankta);
malpuraĵo (= koto, polvo k.s.);
teruraĵo (= io, kio kaŭzas teruron);
Moseo rakontis al sia bopatro [...] ĉiujn
malfacilaĵojn, kiuj trafis ilin dum la vojo kaj
el kiuj la Eternulo ilin savis
[1];
ĉio devas esti unu forĝita tutaĵo
(t.e. ne konsistanta el
pluraj partoj) el pura oro
[2];
prenu la tutan sebon kiu kovras la internaĵon
(t.e. la internaj organoj)[3];
li ne etendis sian manon sur la apartenaĵon de
sia proksimulo
(ne ŝtelis de lia havo)[4];
(figure)
ĝi estas por mi volapukaĵo
(nekompreneblaĵo)[5].
Rim.:
Substantivo formita el adjektiva radiko per la sufikso
aĵ
(
belaĵo
) diferencas de la vorto aĵo
memstare uzata kun akompano de adjektivo (
bela aĵo
).
La unua esprimo montras esencan konstantan kvaliton; la dua
signifas, ke la aĵo havas ian okazan neesencan kvaliton.
2.
aplikate al verbo ― havas saman signifon kiel aplikate al
iu el la participoj de tiu verbo:
fluaĵo (= fluantaĵo);
skribaĵo (= skribintaĵo);
frandaĵo (= frandataĵo);
forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero
kiel agrablan odoraĵon antaŭ la Eternulo
[6];
sanigaĵo malbongusta sed efiko plej ĝusta
[7];
la restaĵon manĝu la bestoj de la kampo
[8];
blua, purpura kaj ruĝa teksaĵo
[9].
3.
aplikate al substantivo ―
esprimas konkretan objekton faritan el tio, kion nomas la
substantivo, plej ofte manĝaĵon:
bovaĵo (manĝaĵo farita el bova viando);
glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo
[10];
prenu la brustaĵon (brustviandon) de la
virŝafo
[11];
tolaĵon (t.e. io farita el tolo) malpuran lavu
en la domo
[12].
II.
Uzata memstare:
aĵo
Konkreta objekto:
la plej bona aĵo en la mondo
[13];
la princo [...] prenos siajn aĵojn sur
la ŝultron kaj eliros
[14];
delikatajn aĵojn li manĝas
[15];
mi mem pli bone enpakos viajn aĵojn,
por ke tempo ne estu vane perdata
[16];