tradukoj: be de en es fa fr nl pl pt ro ru sk

1akurat/a [1]

akurata

1.
Faranta la farotaĵon ĝustatempe, je la interkonsentita horo: akurata oficisto; akurate veni al la servoZ; li venas ĉiun tagon akurate je la oka; akurate pagiZ; la akurateco, kun kiu la suno leviĝas mateneB; mi promesas akurate servi al viaj moŝtojZ; akurate resendi la pruntitajn librojn; observi akuratege la interkonsentojn de internacia juro.
2.
(evitinde) Ekzakta: ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate[2].

tradukoj

anglaj

~a 1.: punctual, on-time; ~a 2.: precise, exact.

belorusaj

~a 1.: пунктуальны; ~a 2.: дакладны, акуратны.

francaj

~a: ponctuel, exact.

germanaj

~a 1.: pünktlich; ~a: genau, präzise, exakt, akkurat.

hispanaj

~a 1.: puntual; ~a 2.: exacto.

nederlandaj

~a: accuraat, punctueel, stipt.

persaj

~a 1.: وقت‌شناس، خوش‌قول; ~a 2.: دقیق.

polaj

~a: punktualny.

portugalaj

~a: pontual, acurado, exato.

rumanaj

~a: punctual.

rusaj

~a: пунктуальный.

slovakaj

~a: presný.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [akurat.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2010/05/04 16:30:39 ]