tradukoj: be br de el en es fr nl pt ru sk sv

*akuzativ/o

*akuzativoTEZ

GRA Kazo signata en Esperanto per la finaĵo -n kaj indikanta
1.
Rektan komplementon de verbo: ne batu la fraton; lupo lupon ne manĝas [1]; mi konas lin [2].
2.
Celon, direkton (post la prepozicioj allasantaj ĉi tiun signifon): meti mantelon sur sin; la muso kuris sub la litonZ; la hirundo flugis trans la riveronZ; mi vojaĝas en Hispanujon [3]; preni sur sin iun taskonZ; ĵeti la kulpon sur iun.
Rim.: Oni ne uzas akuzativon post prepozicio signifanta per si mem almovon kiel al, ĝis.
3.
Ĉiaspecajn cirkonstancajn komplementojn, ĉe kiuj ĝi anstataŭas prepozicion: morgaŭ mi veturos ParizonZ (= al Parizo); dum la irado hejmenZ (= al hejmo); li alvenis lundon; mi promenis la tutan tagonZ; cent fojojn mi provis; la domo estas 30 metrojn larĝa kaj 4 etaĝojn alta.
Rim. 1: Mallogike kaj malkonsilinde estas anstataŭigi per akuzativo prepozicion kiu havas sencon kontraŭan al la funda kaj esenca senco de akuz. kaj kiu signifas formovon, malproksimigon, deiron, eliron kiel: el, de, ekster. Diru eliri el urbo, ne: eliri urbon.
Rim. 2: Oni renkontas kelkfoje ĉe Slavoj kaj ĉe Zamenhof mem, eĉ en liaj plej lastdataj verkoj, nekutiman uzon de akuzativo por montri la komplementon de substantivo signifanta agon kaj devenanta de transitiva verbo: la akuzativo estas enkondukita el neceso, sed la uzado ĝin en okazo de senbezono pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo el de bezonoZ; la Ligo havas la celon zorgadi pri la disvastigado kaj enkondukado en la tuta mondo unu neŭtralan lingvonZ; akceptu mian koran dankon por la elekto min kiel honoran membronZ; la infanoj mortus de soifo, se la patrinoj ne trinkigadus ilin per enverŝado al ili akvon en la buŝon el sia propra buŝoK; operacio konsistanta en farado de truo en la stomako kaj fermado ĝin poste per vitroK; la konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento anstataŭ al la komuna nacio de la lando forte subtenas la gentan ŝovinismon kaj malpacon inter la samlandanojZ. Kvankam teorie pravigebla kaj kelkfoje oportuna, ĉi tiu konstruo ne estas konsilinda. Oni prefere uzu anstataŭ akuzativo la prepoziciojn alje, kiuj liveras ankaŭ taŭgan rimedon por ebligi la eviton je la dubasenceco de la prepozicio de.

tradukoj

anglaj

~o: accusative.

belorusaj

~o: вінавальны склон.

bretonaj

~o: akuzativ, tro-damall.

francaj

~o: accusatif.

germanaj

~o: Akkusativ, Wenfall, Objektkasus, vierter Fall.

grekaj

~o: αιτιατική.

hispanaj

~o: acusativo.

nederlandaj

~o: accusatief.

portugalaj

~o: acusativo.

rusaj

~o: винительный падеж.

slovakaj

~o: akuzatív, 4. pád.

svedaj

~o: ackusativ.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 26

[^Revo] [akuzat.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2012/03/01 10:10:10 ]