tradukoj: be br cs de el en es fr he hu nl pt ru tr

*kaz/o

*kazo

1.
LIN En multaj lingvoj, ĉiu el la diversaj formoj, kiujn alprenas nomoj laŭ sia rolo gramatika: en Esperanto kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativoZ. TUT:deklinacio
Rim.: Pli ĝuste estus diri ke kazo estas gramatika kategorio de nomo, esprimanta rilaton de la per ĝi reprezentata objekto al aliaj objektoj aŭ agoj, kaj sekve, la frazan rolon de la koncerna nomo rilate al la aliaj frazanoj. Tian ĝeneralan kazon povas esprimi fleksiilo (kion imlicas la ĉi-supra difino, la plej ofta interpreto) aŭ prepozicio (en analiza kazo) aŭ pozicio ktp. Ĉiuj nomstrukturaj lingvoj havas ian „objektan kazon“ aŭ „dativon“, sed esprimas ilin diverse. Sed tiuj nuancoj estas iom tro fakaj por ReVo kaj povus konfuzi la leganton, tial mi preferas lasi ilin en rimarkigo. [Sergio Pokrovskij]
2.
=okazo2 en tiu kazo mi prenas pluvombrelon; la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon.

Rim.: Nur la lingvoscienca senco kazo1 estas fundamenta. [Sergio Pokrovskij]

kazaro

GRA=deklinacio

celkazo

GRA En kelkaj lingvoj, kazo indikanta celon aŭ direkton: en la Esperanta frazo „ni veturas Parizon“, „Parizon“ funkcias kiel celkazo.

lokkazo

GRA En kelkaj lingvoj, kazo indikanta lokon aŭ tempon: en Esperanto la adverbaj formoj kiel „hejme“, „eksterlande“, „ĉi-sabate“ ktp povas funkcii simile al lokkazo.

posedkazo

GRA En kelkaj lingvoj, kazo indikanta apartenon.

vokkazo

GRA=vokativo

tradukoj

anglaj

~o: case; lok~o: locative case; posed~o: possessive case.

belorusaj

~o 1.: склон; ~o: выпадак; vok~o: клічны склон.

bretonaj

~o 1.: troad; ~o 2.: degouezh, plegenn, tro; vok~o: vokativ, tro-c'helver.

ĉeĥaj

~o 1.: pád; ~o 2.: případ.

francaj

~o 1.: cas; ~o 2.: cas, circonstance, événement, situation; vok~o: vocatif.

germanaj

~o 1.: Fall, Kasus; ~o: Fall; ~aro: Deklination, Beugung; cel~o: richtungsanzeigender Fall; lok~o: ortsanzeigender Fall; posed~o: besitzanzeigender Fall, possessiver Fall; vok~o: Vokativ.

grekaj

vok~o: κλητική πτώση.

hebreaj

vok~o: יחסת הקריאה.

hispanaj

~o: caso; vok~o: vocativo.

hungaraj

~o 1.: eset; ~o 2.: alkalom , eset; ~aro: névragozás, esetrendszer; cel~o: irányhatározó-eset>, célhatározó-eset; lok~o: helyhatározó-eset, ablativus; posed~o: birtokos eset; vok~o: megszólítóeset, vocativus.

nederlandaj

~o 1.: naamval; ~o 2.: geval; ~aro: verbuiging; cel~o: accusatief; lok~o: locatief; posed~o: possessief; vok~o: vocatief.

portugalaj

~o 1.: caso; ~aro: declinação; lok~o: locativo; posed~o: possessivo; vok~o: vocativo.

rusaj

~o 1.: падеж; ~o 2.: случай; ~aro: система падежей; cel~o: направительный падеж; lok~o: местный падеж; posed~o: притяжательный падеж; vok~o: звательный падеж.

turkaj

~o 1.: hali; lok~o: de hali.

[^Revo] [kaz.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.30 2009/07/03 16:30:43 ]