tradukoj: be ca de en es fr it nl pt ru

al/o

aloTEZ

Objekto forme (sed ne funkcie) iom simila al birda flugilo, precipe
a)
Ĉiu ekstrema flanka parto de la nazo.
b)
Ĉiu ekstrema parto de helico, ŝraŭbo. SIN:padelo
c)
Ĉiu ekstrema flanko de konstruaĵo: oni elprenis eksplod-tubegon [...], fiksis ĝin al la kverka pordego kaj kun surdiga tondro detruis ties ŝtalplatajn alojn[1].
d)
Ĉiu ekstrema flanko de armeo aŭ partio: nun necesis igi la partion akceptinda [...] per forigo de la plej „bruna“ alo[2].
e)
SPO Vertikala duono de la ŝaktabulo.
SIN:flugilo
Rim.: PV markis la vorton kiel Zamenhofan, en PIV1 tiu atribuo malaperis.

tradukoj

anglaj

~o c: wing; ~o d: branch; ~o e: wing.

belorusaj

~o: крыло, лопасьць.

francaj

~o: aile.

germanaj

~o a: Nasenflügel; ~o b: Schaufel; ~o c: Seitenflügel; ~o d: Rand; ~o e: Flügel; ~o: Flügel.

hispanaj

~o c: ala.

italaj

~o a: pinna (del naso); ~o b: estremità; ~o c: ala, braccio (arch.); ~o d: ala; ~o e: ala (scacchi), fianco (scacchi), lato (scacchi); ~o: ala.

katalunaj

~o a: ala del nas; ~o b: pala, paleta; ~o c: ala (constr.); ~o d: flanc (mil.); ~o: ala.

nederlandaj

~o: vleugel.

portugalaj

~o a: aba; ~o b: ; ~o c: ala; ~o d: ala.

rusaj

~o b: лопасть; ~o: крыло.

fontoj

1. Jozefo Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 22a
2. Baard Hekland: Triumfas tedulo, Monato, jaro 2001a, numero 11a, p. 6a

[^Revo] [al1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/12/31 09:10:12 ]