tradukoj: be de en es fr hu nl ru

ans/o Z

anso

1.
Kurba elstara kaj nemovebla tenilo de objekto, por preni, porti, tiri, levi aŭ malfermi ĝin: anso de ujo, vazo, kruĉo, korbo, tirkesto, pordo, klapo; tie staris ansopoto kun ardantaj karboj kion ili tie nomas „marito“ [1]; senbrue ĝi eltiris la stangon, singarde ĝi forprenis la ŝtipeton kiu estis ŝovita sub la anson [2]; li estu maldika kiel drateto kaj elasta kiel angilo por tragliti tra taso-anso, ŝlosiltruo, pordotrueto, murfendeto [3].
2.
(evitinde) =klinko ŝi premis la rustiĝintan anson tiel longe ĝis ĝi cedis kaj la pordo malfermiĝis [4].

tradukoj

anglaj

~o 1.: knob, handle; ~o 2.: latch.

belorusaj

~o 1.: ручка, дзяржальна.

francaj

~o 1.: poignée, anse.

germanaj

~o 1.: Henkel; ~o 2.: Klinke.

hispanaj

~o 1.: asa.

hungaraj

~o 1.: fogantyú, fogó, fül.

nederlandaj

~o 1.: oor.

rusaj

~o 1.: ручка, рукоятка.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. Josef Čapek: La unua rabista fabelo
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino

administraj notoj

pri ~o 2.:
        Mi dubas, cxu vere tiu cxi senco sinonimas kun "klinko".
        Laux mi anso de pordo estas tiu movebla stango, kiun oni
        movas malsupren por movi la serurlangon.
        [MB]
      

[^Revo] [ans.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2004/12/19 18:56:05 ]