tradukoj: be de en es fr hu ku nl pl pt ru tp vo

*ten/i [1]

*teniTEZ

(tr)
1.TEZ
Malhelpi formoviĝon per fizika kontakto.
a)
(iu, ion, en korpoparto aŭ per ĝi) Esti kun la objekto en la manoj, brakoj kaj simile, malhelpante, ke ĝi falu aŭ moviĝu for de la koncerna korpoparto: teni bastonon; vi devas teni la kovrilon en la mano [2]; ŝi tenis en la brakoj ĵusnaskitan infaneton [3]; [la hundo] reaperis, tenante en sia buŝo grandan monujon [4]; objekton unu fojon kaptitan [la polipoj] tenis forte per centoj da malgrandaj brakoj [5]; la koboldo kaptis la mirindan libron ... kaj tenis ĝin forte per ambaŭ manoj [6]; li tenis inter la fingroj malgrandan rozokoloran paperon [7].
b)
(iu, ion, per ilo) Teni 1.a ion, ligitan al la koncerna objekto kaj malhelpantan, ke ĝi moviĝu for de oni: li plu ne bezonis tenadi la pupon (per ŝnuroj), ĝi povis mem danci [8]; teni per feraj ligiloj [9].
c)
(io, ion) Peri la agon de iu, kiu tenas1.a aŭ tenas1.b: Via mano min kondukos, kaj Via dekstra mano min tenos [10]; ŝiaj fingroj tenas la ŝpinturnilonZ.
d)
(iun, je korpoparto) Teni (1.a, 1.b, 1.c) korpoparton de tiu, por zorge malhelpi foriron, falon, aŭ por montri intimecon: teni infanon per la mano, sur la genuoj; teni bovon je la kornojB; teni [kolombon] je la piedoj [11]; teni [la birdon] per rubando, ligita ĉirkaŭ unu el ĝiaj piedetoj [12]; Kant amis la hundeton, sed prefere tamen tenus ĉe la mano fileton [13].
VD:kaptipreniporti
2.
(figure) Restigi.
a)
(iun) Restigi en iu loko aŭ stato, malhelpante ties foriron, liberiĝon: teni iun en malliberejoB; lia fianĉiĝo tenas lin malproksime de ĉiuj diboĉaĵoj [14]; la ŝnuroj de lia peko lin tenosZ; la febro tenas lin; lia promeso tenas (ligas, devigas) lin; mi estas tenata de miaj okupoj.
b)
(ion) Metinte tion en iun lokon, restigi ĝin tie, malhelpante, ke iu ĝin forprenu, aŭ ke ĝi kvazaŭ meminiciate foriru: teni cigarojn en ĉambroZ, en skatoletoZ; nuntempe tiu ebleco estas tenata en malvastaj limoj; Gordens, kun la manoj en la pantalonpoŝoj, tenis la rigardon demande sur la verkisto [15]; sub seruro promesojn tenu, sed doninte ne reprenu [16]; sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas [17]; la glaseto kun la blukolora ligna piedo ne dronis, la ligna ŝtipo tenis ĝin supre [18].
c)
(korpoparton) Restigi en ia pozicio: teni la manojn laŭlonge de la krurojZ; teni la piedojn sur benketoZ; teni la okulojn en streĉo (daŭre observi) [19]; mi tenis mian langon en la buŝo (ne parolis), per lipoj kunkudritaj [20]; kiu langon ne tenas (ne singarde parolas), mem sin malbenas [21]; teni rekte la kaponZ; alte teni siajn okulojn kaj levi siajn palpebrojnZ; malvirtulo tenas sian vizaĝon aroganteZ; teni la manojn eltirite en la aero [22], la orelojn streĉite [23], la okulojn malfermite [24]; teni la okulojn nefermitaj [25], la bekon fermita [26].
d)
Zorgi, ke iu aŭ io restu en ia stato: teni la amason en spirita sklaveco; teni la landon en malĝojoZ; amu edzinon plej kore, sed tenu ŝin bonmore [27]; tenata en honoro, kiel maljuna avo [28]; kanti pri ĉio, kio estas tenata kaŝite tie malantaŭ seruro kaj riglilo [29]; vi devas teni la ĉambron en bona ordo [30]; teni [sian neston] en bona stato [31]; bonstato estis sentebla en la domo ... kaj ĉio estis bone tenata [32]; oni tenas preta kolekton da tute intence fabrikitaj skribaĵoj [33]; pli longe ol ĝis morgaŭ matene mi ĉiel ne povas teni ilin en provizora aresto [34]; teni iun antaŭ la okuloj (ne ĉesi lin observi) [35].
e)
(ion abstraktan) Zorgi, ke tio restu senŝanĝa, ne perdiĝu: teni ion en la kapoK (konstante pensi pri tio); teni (ne malkaŝi, ne perfidi) sekreton; obstine teni (ne ŝanĝi) sian opinion; la memoro ne bone tenadis la vortojnZ; teni memoron (memori) pri io; teni fidelecon al iu (resti fidela); teni (plenumi) sian promesonZ; teni la vortonZ; tenu forte la instruon kaj ne forlasu ĝin, konservu ĝinZ; konservu prudenton kaj via buŝo tenu scionZ; dube estas, ĉu tiuj neologismoj tenos la vivonZ; li scias konstante teni la atenton de la leganto.

Rim.: Egale bonaj estas „teni la kapon rekte“ aŭ „rekta“, „teni ion sekrete“ aŭ „sekreta“: la adverbo estas maniera adjekto kaj la adjektivo estas objekta predikativo. Tamen, se temas pri participo, la adverbaj formoj estas evitindaj, kvankam klasikaj, ĉar ilia uzo kiel maniera adjekto ne estas kutima. Aperas do risko kompreni, ke temas pri participa propozicio, kio kondukus al tute alia senco, ĉar la subjekto de la participo devas esti tiu de la ĉefa verbo, ne ĝia objekto.
3.
(figure) Havi en sia povo.
a)TEZ
(iun) Havi moralan povon super iu, ekz-e kiel gepatroj super la gefiloj: ili devus teni min pli severe, pensis Inger, ili devus elpeli el mi miajn malbonajn inklinojn [36]; mi devas esti maldelikata kaj severa, se mi volas teni en ordo miajn filojn [37]; teni iun per fera mano (severe regi, senindulge obeigi) [38]; se ili estintus tiel lertaj, ke ili lasintus al mi ian lumeton de espero, ili ĉiam ankoraŭ tenus min per tio [39]. VD:bridi, disciplini, eduki, mastri, regi
b)TEZ
(ion) Mastrumi, funkciigi, regi: teni butikon, negocon, oficejon; teni la regstangojn de afero (fadeno) [40]; la lernejoj estas tenataj je la kalkulo (kosto) de ia komunumoK; teni (okupi) oficon; librotenado; meze de tiom da riĉaĵoj, kiel teni fidelan registron de ili? [41]; teni (okazigi) kunvenon; la sorto kaj la volo eterne inter si batalon tenasZ. VD:mastrumi, okazigi, okupi, regi
c)TEZ
(iun) Esti ies labor- aŭ nutro-donanto: teni serviston; komence ŝi tenis por sia filino guvernantinonZ; ili povus eĉ teni paron da ĉevalojZ; teni amdonantinon, aŭtomobilon [42]; mi ne povas teni vin ĉi tie, kiam mi havos ĉirkaŭ mi familian rondon [43]. VD:dungi, laborigi, mastri, nutri
4.TEZ
(evitinde) Z Rigardi kiel.

sin teniTEZ

1.
Resti firme en ia pozicio malgraŭ kontraŭaj fortoj (ekz-e pezo, skuoj,...): sin teni kviete; li nur malfacile povis sin teni sur la piedoj [44]; teni sin per ambaŭ manoj je la tablo; la rano ... tenis sin forte je la kolharoj de la besto [45]; tenu vin forte je mi! [46]; [la tulipoj] tenis sin rekte kiel kandeloj [47]; sako malplena sin rekte ne tenas [48]; frukto sin komence tenas (restas firme alligita al la arbo), sed falas, kiam maturiĝo venasZ; ne povi plu sin teni (firme kontraŭstari, malcedi) antaŭ siaj malamikojZ.
2.
Teni 1.d unu la alian: la fratino kaj la fratoj tenis sin reciproke je la manoj kaj kantis preĝojn [49].
3.
(figure) Teniĝi 2: sen simila organo nia afero teni sin (daŭri) ne povasZ; ekzistas lingvo artefarita, kiu montriĝis tute vivipova, bonege funkcias, bonege sin tenas jam multe da jaroj [50].
4.
(figure) Firme resti en la sama spiritostato: sin teni (ne ŝanĝi) je sia opinioZ; kiu sin tenos (rezistos) kontraŭ envioZ?; sin teni (konstante sekvi) je iu principoZ; mi por la cetero de mia vivo tenas min je la decido, kiun mi adoptis, kiam mi pli kapablis bone elekti [51]; mi sekve min tenis je (volis nenion alian, ol) tio, kio estis en mia atingebleco [52]; lia logika spirito nelonge povis sin teni je altruditaj religiaj formojZ; kiu entreprenis, tiu sin tenu (persistu) [53].
5.
(figure) Iel konduti, rilati: sin teni prudenteZ, trankvile; li tenis sin tiel fremde kontraŭ ŝi [54]; [la egiptaj birdoj] tenas sin tre grandsinjore, precipe la ibiso [55]; spiko malplena plej alte sin tenas [56]; teni sin je dispono de la justico [57]; ili legas, kiel sin tenis kontraŭ (opiniis pri) tiu ideo la samtempulojZ.

teno

1.
Ago teni: li staris renverse per teno de unu sola mano [58]; perdi la piedtenon (en akvo aŭ metafore) [59].
2.
FON Tempo, dum kiu la voĉorganoj restas senmovaj ĉe prononcado de konsonanto.
3.
MUZ Plilongigo de unu tono dum pluraj momentoj.

tenanto

Tiu, kiu tenas (precipe 3.b) ion: Mi ekstermos la tenanton de sceptro [60].

tenegi

Plenforte kaj tre firme teni: li ... tenegis la benkon de la kaleŝo, kredante ke ĉiu momento estos la lasta momento de lia vivo [61].

tenejoTEZ

EKON
Loko, ĉambro, kie oni konservas ion: tenejo de krudmaterialoj; tie ĉi ni havas tenejon de niaj verkojZ ( librotenejo2); cigartenejo; la turo de David ... estas konstruita kiel armiltenejo [62]. VD:stokejo

tenema

[63]
Alteniĝema, persistanta.

teniĝi

1.
Sin teni 1: sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo [64]; mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj [65]; ĉi tiu fadeno devis esti ŝia teniĝilo, ĝin ŝi fidis, sed ne sin mem aŭ aliajn homojn [66].
2.
(figure) Daŭri, ne disfali, konserviĝi: la iluzioj ne povis teniĝi longeZ; li ne restos riĉa, lia bonstato ne teniĝos [67].

teniĝoTEZ

Pozicio de la korpo, maniero teni korpoparton, ofte rigardata kiel elmontriĝo de kutimoj, sentoj ks: liaj manoj estis en ĝusta teniĝo ĝis la subiro de la suno [68]; teniĝo memfidaZ, dignoplenaZ; li prenis teniĝon ankoraŭ pli fieran [69]; ili ne povis esti simplaj servistinoj: iliaj manoj estis tro delikataj, ilia teniĝo kaj moviĝado estis tro reĝaj [70]; la ĝentila salutado de tiu ĉi nura kompensas al mi la malafablan teniĝon de la aliaj [71]. VD:agmaniero, konduto, mieno, pozo, pozicio

teniloTEZ

1.TEZ
Parto de objekto, destinita, por ke oni ĝin tenu 1.a oportune: tenilo de kaserolo, de poto, de korbo, de pordo; la tenilo eniris post la tranĉfero, kaj la graso kovris la tranĉferon, ĉar li ne eltiris la glavon el lia ventro [72]; Margarita turnis suben la broson de la balailo, tiel ke ĝia tenilo leviĝis malantaŭ ŝia dorso [73]; li kutimis surhavi ne frakon sed larĝan ledan zonon, super kiu palisaris pistolteniloj [74]; ili donis al la ĉarpentistoj kaj konstruistoj, por aĉeti ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj [75]; per sia malakra sentenila tranĉilo ŝi ekfosis malsupre ĉirkaŭ la radikoj de la floroj [76].
2.TEZ
Fiksilo por teni objekton en pozicio necesa por taŭga funkciado aŭ prilaborado: ŝraŭbtenilo.

tenujoTEZ

Ujo, destinita por teni 2.b ion: Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro [77].
SIN:cisterno

alteniTEZ

Teni 2.d proksima al iu aŭ io: ili [perforte] rompis ĉiujn ligilojn, kiuj altenis min al ili [78]. VD:ligi.

alteno

FON Ferma aŭ malvastiga movo, kiu konsistigas la unuan parton el kompleta konsonanto.

alteniĝiTEZ

Firme teniĝi 1 je io aŭ iu, tiel evitante disiĝon: al Li servu, kaj al Li alteniĝu [79]. VD:adheri

antaŭteniTEZ

(tr)
Prezenti: ĉiu el ili antaŭtenis al li plej ĉarman sukeraĵon [80]; ĉiuj stanaj soldatoj antaŭtenis la pafilojn antaŭ ĝia pordo [81]; li antaŭtenis al li sian manonZ. VD:etendi

bonteniTEZ

Prizorgi, konservi en konstante bona stato: por bonteni la tergloban medion, ni devas fari komunan klopodon [82]. VD:flegi

bonteno

Prizorgo pri la bona stato de la koncerna afero: bredado signifas la bontenadon, nutradon de hejmigitaj bestoj [83].

ĉirkaŭteni

Teni 1 de ĉiuj flankoj: la grandega serpento, kiu ĉirkaŭtenis la teron en la profundo de la maro, konvulsie kuntiriĝis [84].

*deteni

(tr)
1.
Teni 2.d malproksima: detenu vian piedon de la domo de via proksimulo, ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus [85]; de ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon [86]; de tiu, kiu prenas vian mantelon, ne detenu vian tunikon [87].
2.
(figure) Malhelpi, malpermesi: liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin [88]; la homamasoj lin serĉis, kaj venis al li, kaj lin detenis, ke li ne foriru de ili [89]; Mi detenis vin, ke vi ne peku kontraŭ Mi [90]; kvankam oni penis deteni ŝin de tio, ŝi tamen komencis danci [91]; deteni sian manon de maljustaĵo [92]; mi ne detenos mian buŝon, mi parolos en la premiteco de mia spirito [93]; de intencaj eraroj detenu Vian sklavon [94].

sin deteniTEZ

1.TEZ
Ne permesi al si: kriu per la tuta gorĝo, ne detenu vin [95]; ne povi sin deteni de admiroZ, de rido, de krio, de aplaŭdo; deteni sin de vino kaj de ebriigaĵo [96], de ĉia formo de malbono [97], de karnaj voluptoj [98], de parolado [99]; min deteni fariĝis mia unika devo [100]; nur detenu vin, ke vi ne manĝu la sangon [101]; Karen ne povis sin deteni, por ne fari kelke da dancpaŝoj [102]; ne povi sin deteni montri grandan interesonZ; tio ĉi neniel devos nin deteni de enkonduki tiun ĉi oportunaĵon en nian artan kaj konscie kreitan lingvon [103]; mi ne povas min deteni kaj ne skribi al vi pri tio. VD:abstini
Rim.: Kiel aperas en la ekzemploj, la manieroj konstrui tiun verbon estas sufiĉe multaj: deteni sin, ke oni ne faru...; deteni sin, por ne fari...; deteni sin de farado...; deteni sin de fari...; deteni sin fari... La konstruoj per negativa subpropozicio nun aspektas arĥaikaj, kaj tiu kun la prepozicio "de" antaŭ infinitivo aspektas erara.
2.TEZ
(en voĉdonado) Ne doni sian voĉon.

deteniĝiTEZ

=sin deteni

elteniTEZ

(tr)
Rezisti antaŭ atako, malfacilaĵoj; pacience toleri: la arbo ne povis elteni la baton de la ventegoZ; lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, [...] ne bezonas jam timi [104]; elteni la malfeliĉon, la suferon; la nacioj ne povas elteni la indignon de la EternuloZ; Esperanto jam eltenis la elprovon de l' uzado; ne povi elteni la komparon kun...B; lia edzino ne eltenis kun li, kaj petis pri eksedziĝo [105]; eltenebla mizeroZ; neeltenebla doloro; mareltena ŝipoZ. VD:elporti, suferi, toleri

enteniTEZ

(tr)
1.
Enhavi en si, malhelpante la materian ellason: multaj malfeliĉuloj estas entenataj en tiuj mallumaj karceroj.
2.TEZ
Propraposede, laŭnature, normale, neapartigeble, nepre devige enhavi: la muzeo entenas grandvalorajn verkojn; per „ora regulo“ la Usonanoj komprenas la principojn entenatajn en la evangelia „Prediko sur la monto“; tiuj vortoj ŝajnas enteni minacon; nur mensogojn entenas tiuj paroloj; tiu vorto entenas aĉigan nuancon; la disvolviĝo de la armilindustrio entenas ĝermon de milito; scii entenas la ideon antaŭvidi; tiu esprimo entenas danĝeron por la unueco; saĝo ĉiam entenas ian abnegacion kaj rezignacion; neniu partio povas venki, se ĝi ne entenas anojn, kiuj ĉiam estas pretaj oferi sian personan profiton por la ĝenerala intereso; en tiu prezo estas entenata la tagmanĝo; ĉi entenate troviĝas la programo. VD:impliki, inkluziva
3.
Kapabli enhavi iun kvanton da: la akvujo entenas mil litrojn; mia kofro povas nur enteni malmultajn vestojn; la teatro entenas 800 personojn; la salono ne estis sufiĉe vasta por enteni ĉiujn kongresanojn; tiuj tri klasoj entenas ĉiujn specojn.
4.
Enhavi: peni por esprimi ĉiujn ideojn nur per la helpo de la radikoj entenataj en la U. V.; ĉiu leciono entenas demandaron; la libro entenas ankaŭ klarigojn pri la idiotismoj.
Rim.: Tre ofte oni povas uzi indiferente „enteni“ aŭ „enhavi“: ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la E-ismoZ (Kp: lingvo internacia enhavas en si sanktan, grandan kaj gravan ideonZ). Tamen „enteni“ prezentas pli malvastan sencon kaj montras prefere materian aŭ moralan enfermitecon, ligitecon, dependecon, kiu malhelpas la ellason, la disigon, la apartigon de la entenataĵo kaj de la entenantaĵo. Kontraŭe „enhavi“ montras simple la enestadon.

entenoTEZ

FIZKEM[106]
Kvanto da substanco, entenata en ĥemiaĵo: la enteno je oro de tiu erco estas 70 elcentoj. VD:koncentriteco

forteni

(tr)
Teni 2.d malproksima: mi fortenis mian koron de nenia ĝojo [107]; alia maloportunaĵo pli fortenas min nun for de ili [108]; la tro honora titolo de majstro [...] fortenas de Esperanto multajn personojn [109]; forteni la minacantan finon.
Rim.: Tre ofte oni povas uzi indiferente „deteni“ anstataŭ „forteni“, tamen ĉi-lasta ne posedas la figuran sencon "malhelpi", "malpermesi".

forteno

1.
Ago forteni.
2.
FON Malferma aŭ vastiga movo, kiu konsistigas la trian parton el kompleta konsonanto kaj preparas la gliton al sekvanta sono.

kuneteni

(tr)
[110]
Restigi kunaj: [la kurtenoj] ofte estas kunetenataj de pingloj, je kiuj oni pikiĝas [111].

kunkunteni

(tr)
Helpi kunteniĝi: [bulo da tero, kiun] kunkuntenis la radikoj de granda velkinta kampa floro [112]; la vero kunkuntenas la mondon [113].

kunteniTEZ

(tr)
Restigi kunaj: kion kritiki? ‐ nur ke la gluo kuntenanta la paĝojn estis iom tro avare uzita [114].

kunteniĝi

[115]
Kune teniĝi, ne diseriĝi: KUI kiam la saŭco kunteniĝos, forprenu ĝin for de la fajro; KUI kunteniĝema kremaĵo, pulvoro; bona kunteniĝo inter la eroj.

reteni

(tr)
1.
(ion) Teni ĉe si for de aliaj, kaŝe aŭ kontraŭleĝe konservi: kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo [116]; vian abundon kaj sukon ne retenu: la unuenaskiton el viaj filoj vi devas doni al Mi [117]; mi plej severe avertas vin ne reteni iujn faktojn aŭ donitaĵojn [118]; la kapitalistoj retenis tro grandan parton de la gajno.
2.
(iun) Ne lasi iri for de si: ankoraŭ vi retenas Mian popolon, kaj ne forliberigas ĝin [119]; permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon [120]; la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj [121].
3.
Haltigi, malhelpi la antaŭenmovon de io aŭ iu: ĉiujn Izraelidojn li forsendis ĉiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis [122]; jungu kaj forveturu, por ke vin ne retenu la pluvo [123]; kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon?, ekstermu ilin el Via basko [124]; neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton [125].
4.
(figure) Malhelpi la manifestiĝon de sento aŭ la plenumiĝon de ago: la danhundo ne povis reteni sian impeton [126]; reteni sian spiradonZ; ŝiaj okuloj apenaŭ retenis larmojn; la elspezo retenas min de korespondado; sian tutan koleron aperigas malsaĝulo, sed saĝulo ĝin retenas [127]; kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa [128]; ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo [129].
Rim.: La nuanco inter „reteni sin“ kaj „deteni sin“ estas apenaŭ sentebla, sed la dua estas multe pli kutima.

sindetenoTEZ

Ago sin deteni: voĉdoni per jes, ne aŭ sindeteno [130]; (arkaismo) estas eble per sindetenado (abstinado) kaj korpureco [...] atingi ian mistikan unuecon kun malsupera diaĵo [131].

sindetenemaTEZ

Singarda, inklina deteni sin de senpripensaj agoj aŭ paroloj, de montriĝemo: ĉu la kaŭzoj de lia sindetenemo antaŭ junulinoj en Betraĥ estas amo al ŝi? [132]; nesindetenemaj amemaj sentoj [133]. VD:modera, modesta, sobra

sintenoTEZ

Maniero, laŭ kiu oni sin tenas 5, kondutas, rilatas al aliaj homoj aŭ al la cirkonstancoj: la interveno de Kant ĵetis falsan noton en la reciproke ĝentilan sintenon, kiun la enketestro kaj la pridemandato estis adoptintaj [134]; ĉu en tio [ke ŝi estas aktorino] kuŝis la kialo de ŝia tiom ordinarŝajna sinteno? [135]; [la dancoj de la malalta popolo] estis tiel enuetigaj, ĝia sintenado tiel senverva, tiel mallerta, ke mi eliris el ili pli afliktite ol ĝojigite [136].

*subteniTEZ

(tr)
1.
Firme teni de sube, apogi de sube, portante la ŝarĝon aŭ kontraŭstarante la puŝon por malhelpi la falon: subteni tegmenton, muron per traboj; muro subtenanta terason; subteni maljunulon sub la brakoj; [la Ĥaldeano] ŝajnis kuŝi en la aero, kvazaŭ subtenata de nevidebla apogilo [137]; centoj da miloj da radikoj kaj radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam ne timas la venton [138]; (figure) subteni sian tronon per favorkorecoZ.
2.
(figure) Helpadi: la asocio decidis subteni la E-istan movadon; subteni ies klopodojn; nur tiu penso subtenas nin en nia sendanka laboro; subteni (paroli favore al, voĉdoni por) la proponon de iu; la havaĵo de la mortinto devas esti konsiderinda, por subteni (finance) tian oficejon [139]; el la militakiraĵoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo [140]; ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu [141]; tiel ni subtenas (kuraĝigas) ilin en ilia erara opinioZ; [mortis] la fondinto, subteninto kaj inspirinto de nia Konstanta Kongresa Komitato [142].
3.
(figure) Daŭrigi: donacetoj subtenas amikecon [143]; subteni la komunikadonB; ili subtenas inter ni regulan korespondadonZ; tiu ĉi verko havas la celon subtenadi unuformecon de stilo inter ĉiuj E-istojZ; netoleremaj kaj persiste subtenataj asertoj [144]. VD:konservi, nutri

subtenoTEZ

Ago subteni; io, kio subtenas: la eksperimento nun farata en Sovetio estas grandioza kaj meritas ĉies subtenon [145]; [dankon al la] personoj, kiuj donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon [146].

subtenanto

1.TEZ
Iu, kiu subtenas: tiuj pacistoj estas fakte, se ne konscie, tre valoraj subtenantoj de l' nuna krima sociordo [147]. VD:zeloto
2.TEZ
MAT[148] (de bildigo de topologia spaco al la aro de reeloj aŭ kompleksoj) Adheraĵo de la aro de ĉiuj elementoj de la fonto-aro, kiujn la bildigo ĵetas al nenula valoro: se reela funkcio havas numereblan subtenanton, ĝia integralo sur ĉiu intervalo estas nula.

subteniloTEZ

TEK
Ilo, kiu subtenas: dek du kupraj bovoj, kiuj servis kiel subtenilo [...] por la domo de la Eternulo [149]; la longaj brakoj apogiĝis sur la genuoj kvazaŭ ili servus kiel subteniloj por lia masiva torso [150]. SUB:apogilo, postamento, soklo

ŝraŭbtenilo

TEK
1.TEZ
Fiksilo kun du makzeloj ŝraŭbe moveblaj por firme premteni prilaboratan objekton.
2.TEZ
Ŝraŭbhava junto por kune premteni plurajn objektojn (ekz-e kungluatajn pecojn). VD:agrafo 1.c, premilo

vivteniTEZ

(tr)
Provizi per la nutraĵoj necesaj por ebligi pluan vivon kaj sanon: oni povas vivteni sin per trinkado de nura lakto; li vivtenas multnombran kortbirdaron [151]; la baro, kiun ili metis inter si kaj mi, forigas de mi ĉiun rimedon de vivteno [152]; por sia vivteno li povis jam mem zorgi [153]; (figure) mia elsekiĝinta imago kaj miaj estingiĝintaj ideoj ne plu provizas mian koron per vivtenaĵoj [154]; la vivtenaj kostoj plialtiĝis. VD:teni3.c

tradukoj

anglaj

~i: hold; ~iĝo: attitude, bearing, posture; ~ilo 1.: handle, grip, hilt; sub~anto 2.: carrier; ŝraŭb~ilo 1.: vice; ŝraŭb~ilo 2.: screw clamp.

belorusaj

~i: трымаць; sin ~i: трымацца; ~o 1.: трыманьне; ~o 3.: вытрымка (муз.); ~anto: трымальнік (нехта), утрымальнік; ~ejo: склад, сховішча; ~ema : хваткі, учэпісты; ~iĝi: трымацца; ~iĝo: пазіцыя (цела), выправа, манэра (трымацца); ~ilo 1.: дзяржальна, ручка; ~ilo 2.: трымальнік (нешта); ~ujo: рэзэрвуар, судзіна; al~i: трымаць (пры кімсьці, чымсьці), утрымліваць ; al~iĝi: трымацца, прытрымлівацца, прытрымвацца; antaŭ~i: прапаноўваць , прадстаўляць ; ĉirkaŭ~i : трымаць (з усіх бакоў), утрымліваць ; de~i: устрымліваць (ад чагосьці), утрымваць (ад чагосьці), стрымліваць ; sin de~i: устрымлівацца, устрымацца; de~iĝi: устрымлівацца, устрымацца; el~i: вытрымліваць , выносіць, трываць, вытрываць, стрываць; en~i: утрымліваць (у сабе), зьмяшчаць, мясьціць; en~o: зьмяшчэньне , колькасьць (чагосьці ў чымсьці); for~i: трымаць (на нейкай адлегласьці, далёка), утрымліваць (на нейкай адлегласьці, далёка); kune~i: трымаць (разам); kunkun~i : падтрымліваць (штосьці агульнымі намаганьнямі) ; kun~i: трымаць (разам); kun~iĝi: трымацца (разам), злучацца; re~i 4.: стрымліваць; re~i: утрымліваць; sinde~o: устрыманьне; sinde~ema: стрыманы, памяркоўны; sin~o: паводзіны, манэра (трымацца), манэры; sub~i: падтрымліваць , падтрымаць; sub~o: падтрымка; sub~anto 1.: прыхільнік, пасьлядоўнік ; sub~anto 2.: носьбіт ; sub~ilo: апора, апірышча, падстаўка; ŝraŭb~ilo 1.: ціскі, клюбы, кляшчотка, лісіца (прылада); ŝraŭb~ilo 2.: струбцына; viv~i: утрымліваць , утрымоўваць ( забясьпечваць кагосьці). kun~iĝo: злучэньне.

francaj

~i: tenir, conserver, détenir, entretenir, maintenir, garder; sin ~i: se tenir, se comporter, se conduire, s'en tenir (à), se contenter (de); ~o: tenue; ~anto: détenteur, titulaire; ~egi: agripper, se cramponner à; ~ejo: entrepôt, magasin, réserve; ~iĝo: attitude, conduite, contenance, maintien; ~ilo 1.: manche, fût, queue; ~ujo: réservoir; al~i: attacher; al~o: catastase; al~iĝi: tenir (à qc), s'attacher; antaŭ~i: présenter, proposer; bon~i: maintenir (en état); bon~o: maintenance; de~i: préserver, empêcher, retenir; sin de~i: s'abstenir (de), s'empêcher (de), se passer (de), se priver (de), se retenir (de); el~i: supporter, endurer, tolérer; en~i: contenir, renfermer, comporter; en~o: teneur, concentration, titre; for~i: tenir éloigné, tenir à l'écart; for~o 2.: détente; kune~i: tenir; kun~i: maintenir ensemble; kun~iĝi: se tenir; re~i: retenir, contenir, endiguer, maintenir; sinde~o: abstention, réticence; sinde~ema: réservé, discret, prudent, réticent; sin~o: comportement, conduite, attitude; sub~i: soutenir, appuyer, épauler; sub~o: soutien, appui, concours, support; sub~anto 1.: défenseur, partisan, supporteur, tenant; sub~anto 2.: support; sub~ilo: étai, soutien; ŝraŭb~ilo 1.: étau; viv~i: maintenir en vie, entretenir, nourrir. ~i iun antaŭ la okuloj: avoir qn à l'œil; ~i ion en la kapo: avoir qc dans la tête; ~i la vorton: tenir parole; ~i la atenton de: tenir en haleine; ~i la regstangojn: tenir les leviers; ~i sin je dispono: se tenir à disposition; perdi la pied~on: perdre pied; cigar~ejo: cave à cigares; armil~ejo: armurerie; el~ebla: supportable, soutenable, tenable; neel~ebla: insupportable, insoutenable, intenable; kun~iĝema: pâteux; kun~iĝo: cohésion; sinde~ado: abstinence; sinde~emo: réserve, retenue, modération, prudence, réticence; nesinde~ema: expansif; viv~i sin: subsister, se maintenir; viv~o: subsistance; viv~aĵo: aliment; viv~aj kostoj: coût de la vie.

germanaj

~i a: halten; ~i b: festhalten; ~i c: halten; ~i d: stützen; ~i a: festhalten, zurückhalten; ~i b: haben; ~i c: halten; ~i d: halten, in einem Zustand erhalten; ~i e: behalten; ~i a: anhalten; ~i b: betreiben; ~i c: halten (sich); sin ~i 1.: sich halten; sin ~i 2.: sich halten; sin ~i 3.: sich halten; sin ~i 4.: bleiben; sin ~i 5.: sich verhalten; ~o 1.: Halten, Festhalten, Führen; ~o 2.: Innehalten, Haltezeit; ~o 3.: Halten; ~anto: Halter, Haltender, Inhaber; ~ejo: Lager, Aufbewahrungsort; ~ema : bewahrend, festhaltend; ~iĝi 1.: sich halten, sich festhalten; ~iĝi 2.: sich halten (können), überdauern; ~iĝo: Haltung, Verhalten; ~ilo 2.: Halter, Halterung; ~ujo: Behälter; al~i: beifügen, hinzufügen; al~o: Verschluss; el~i: aushalten, ertragen; for~i: abhalten; sub~anto 2.: Träger.

hispanaj

~i: retener, mantener; viv~i: mantener (proveer alimentos,etc).

hungaraj

~i: tart, fog, tárol; sin ~i 1.: tartja magát; sin ~i 2.: egymást tartják; sin ~i 3.: fennáll; sin ~i 4.: marad; sin ~i 5.: viselkedik; ~o 2.: zár tartása; ~o: fogás, tartás, kitartás (pl. hangé), tárolás; ~anto: tartó, (vmit) fogó, birtokló; ~ejo: raktár, tárolóhely, tárolóhelyiség; ~ema : makacs, szívós, tartós; ~iĝi 1.: tartja magát; ~iĝi 2.: tart , megőrződik; ~iĝo: tartás, magaviselet; ~ilo 1.: fogantyú, szár, nyél; ~ilo 2.: tartó, rögzítő; ~ujo: tartály; al~i: odatart, hozzáköt, hozzákapcsol; al~o: záralkotás, implózió; al~iĝi: kötődik, tapad; antaŭ~i: eléje tart, maga elé tart; ĉirkaŭ~i : átfog; de~i 1.: eltart , távol tart; de~i 2.: visszatart, megóv; sin de~i: tartózkodik (vmitől), óvakodik; de~iĝi: tartózkodik (vmitől), óvakodik; el~i: kibír, elvisel, kitart; en~i 1.: bent tart, benne tart; en~i 2.: tartalmaz, magában foglal; en~i 3.: befogad; en~i 4.: tartalmaz; en~o: tartalom; for~i: távol tart; for~o 1.: távoltartás; for~o 2.: zár megszüntetése, explózió; kune~i: együtt tart; kun~i: összefog, egybetart; re~i: visszatart, fékez, megfékez; sinde~o: tartózkodás (vmitől); sin~o: magatartás, viselkedés; sub~i 1.: alátámaszt, megtámaszt; sub~i 2.: támogat; sub~i 3.: fenntart; sub~o: támogatás; sub~anto 1.: támogató, segítő, szponzor; sub~anto 2.: tartóhalmaz; sub~ilo: támaszték, támasz, bak; ŝraŭb~ilo 1.: satu; ŝraŭb~ilo 2.: csavarszorító, asztalosszorító; viv~i: eltart . sako alenon ne ~as, ĝi baldaŭ elvenas : kibújik a szög a zsákból; ~i ion en la kapo: fejben tart; ~i la vorton: tartja a szavát; ~i la atenton de: leköti a figyelmét; ~i iun per fera mano: vasmarokkal fog; ~i la regstangojn: mozgatja a szálakat; spiko malplena plej alte sin ~as: üres kalász fenn tartja a fejét; ~i sin je dispono: rendelkezésre áll; perdi la pied~on: elveszti a lába alól a talajt, kicsúszik a lába alól a talaj; armil~ejo: fegyvertár; el~ebla: elviselhető, kibírható; neel~ebla: kibírhatatlan, elviselhetetlen; kun~iĝo: összetartás, összetartó erő, kohézió; sinde~ado: önmegtartóztatás; sinde~emo: tartózkodás, óvatosság; nesinde~ema: túláradó; viv~i sin: megél; viv~o: megélhetés, létfenntartás; viv~aĵo: élelem; viv~aj kostoj: létfenntartási költségek, megélhetési költségek.

kurdaj

~i: pê girtin, tepiş, derdest kirin.

nederlandaj

~i 1.: houden, vasthouden; ~i 2.: houden, vasthouden; ~i a: domineren, overheersen; ~i b: houden, beheren; ~i c: op na houden, onderhouden, in dienst hebben; ~i 4.: houden; ~ejo: houder; for~i: weghouden; viv~i: in leven houden. viv~o: levensonderhoud.

polaj

~i 1.: trzymać, przytrzymywać, podtrzymywać,, ściskać (mocno trzymać); ~i 2.: trzymać, przytrzymywać, zatrzymywać; ~i a: trzymać, utrzymywać; ~i b: utrzymywać, prowadzić, zarządzać; ~i c: trzymać, utrzymywać; ~i: trzymać; sin ~i 1.: utrzymywać się; sin ~i 2.: przytrzymywać się, podtrzymywać się; sin ~i 3.: wytrzymywać; sin ~i 4.: wytrzymywać, trwać; sin ~i: trzymać się; ~o 1.: trzymanie, chwyt, uchwyt; ~anto: właściciel, zarządca; ~egi: ściskać (mocno trzymać), trzymać z całych sił, czepiać się (obraz.); ~ejo: skład, magazyn, schowek, depozyt (finans., prawn.); ~ema : uparty; ~iĝi: trzymać się; ~iĝo: postawa; ~ilo 1.: uchwyt, ucho, rączka, rękojeść; ~ilo 2.: mocowanie, uchwyt, zawiesie; ~ujo: zbiornik, rezerwuar; al~i: łączyć, przyczepiać, przylegać; al~iĝi: łączyć się, przyłączać się, przyczepiać się; antaŭ~i: przedstawiać, prezentować, wyciągać; bon~i: utrzymywać; bon~o: utrzymanie, utrzymywanie; ĉirkaŭ~i : obejmować; de~i: powstrzymywać, trzymać z dala, opędzać się; sin de~i 1.: powstrzymywać się, wstrzymywać się; sin de~i 2.: wstrzymywać się od głosu ; de~iĝi: powstrzymywać się, wstrzymywać się; el~i: wytrzymywać, przetrzymać, ścierpieć, znosić (trudności, przeciwności); en~i: zawierać, mieścić, pomieścić, zmieścić, obejmować; en~o: zawartość; for~i: powstrzymywać, trzymać z dala, opędzać się, być powściągliwym; for~o 1.: powściągliwość; kune~i: łączyć, spinać, spajać; kunkun~i : łączyć, spinać, spajać; kun~i: łączyć, spinać, sklejać, spajać; re~i: powstrzymywać, zatrzymywać; sinde~o: powstrzymywanie się, abstynencja, powściągliwość; sinde~ema: powściągliwość; sin~o: stosunek (do czegoś), zachowanie, sposób bycia, maniery; sub~i 1.: podpierać, podtrzymywać, utrzymywać; sub~i 2.: wspierać, podtrzymywać; sub~i 3.: podtrzymywać, utrzymywać; sub~o: wsparcie, poparcie, podparcie, podpora, oparcie; sub~anto 1.: poplecznik, stronnik, sponsor; sub~anto 2.: nośnik; sub~ilo: wspornik, podpora, oparcie, podstawa, nośnik; ŝraŭb~ilo: ścisk, imadło; viv~i: utrzymywać (się, kogoś) przy życiu, przeżyć. perdi la pied~on: tracić grunt pod stopami; armil~ejo: arsenał.

portugalaj

~i: segurar, sustentar, ter, manter, conservar, guardar; viv~i: sustentar, manter.

rusaj

~i: держать; sin ~i: держаться; ~o 3.: выдержка (муз.); ~anto: держатель, содержатель ; ~ejo: склад, сарай; ~ema : стойкий, хваткий, цепкий; ~iĝi: держаться; ~iĝo: позиция, отношение, осанка, манеры; ~ilo 1.: рукоятка, ручка; ~ilo 2.: держатель; ~ujo: резервуар; al~iĝi: придерживаться; de~i: удерживать; sin de~i: воздержаться, воздерживаться; el~i: терпеть, выносить, вынести, выдерживать , выдержать, выстоять; en~i: содержать (в себе), вмещать; en~o: содержание (чего-л. в чём-л.) ; kun~iĝi: соединиться; re~i 4.: сдерживать; re~i: удерживать; sin~o: поведение, манера держаться; sub~i: поддержать, поддерживать ; sub~o: поддержка; sub~anto 1.: сторонник, последователь ; sub~anto 2.: носитель; sub~ilo: держатель, опора, подставка; ŝraŭb~ilo 1.: тиски; ŝraŭb~ilo 2.: струбцина; viv~i: содержать (кого-л.). perdi la pied~on: терять опору; el~ebla: терпимый; neel~ebla: невыносимый; kun~iĝo: соединение.

tokiponaj

en~i: jo.

volapukaj

~i a: kipön; sub~i 2.: yufön; sub~o: yuf; sub~anto 1.: yufel.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Koboldo ĉe la butikisto
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 139:12
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino (kvina rakonto)
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La najtingalo
13. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 22
14. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sterkskarabo
15. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
16. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
17. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
19. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
20. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 10
21. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la Paradizo
27. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
28. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lino
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Sonorila profundo
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Elinjo-fingreto
31. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
32. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
33. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado
34. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 8
35. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 6
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la Paradizo
38. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
39. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Unua promenado
40. L. Bourgois: Esprimaro franca-esperanta, 1997
41. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado
42. Plena Ilustrita Vortaro
43. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
44. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la Paradizo
45. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
46. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Lekanto
48. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
49. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
50. L. L. Zamenhof: Paroloj, Malferma parolado de la 6a UK en Washington (1910-08-15)
51. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Tria promenado
52. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Tria promenado
53. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
55. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
56. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
57. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 9
58. Plena Ilustrita Vortaro
59. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 4a, p. 41a
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 1:5
61. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „la tertremo“
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 4:4
63. Plena Ilustrita Vortaro
64. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 23:11
65. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 7:8
66. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
67. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:29
68. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 17:12
69. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo
70. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
71. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
72. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 3:22
73. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 21a, p. 209a
74. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 5a, p. 51a
75. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 34:11
76. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ekzistas diferenco
77. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 33:7
78. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Unua promenado
79. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 13:4
80. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Mardo
81. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Vendredo
82. La Ĉarto por la Terglobo, 2005-09-12
83. Vikipedio, artikolo „bredado“, 2006-03-26
84. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
85. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 25:17
86. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:101
87. La Nova Testamento, S. Luko 6:29
88. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 3:13
89. La Nova Testamento, S. Luko 4:42
90. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 20:6
91. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
92. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 18:8
93. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 7:11
94. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 19:13
95. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 58:1
96. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 6:3
97. La Nova Testamento, I. Tesalonikanoj 5:22
98. La Nova Testamento, I. Petro 2:11
99. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 4:2
100. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Unua promenado
101. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 12:23
102. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Ruĝaj ŝuoj
103. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Pri la regulo de la akcento
104. L. L. Zamenhof: Paroloj, Malferma parolado de la 8a UK en Kraków (1912-08-11)
105. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 13
106. Plena Ilustrita Vortaro
107. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 2:10
108. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, naŭa promenado
109. L. L. Zamenhof: Paroloj, malferma parolado de la 8a UK en Kraków (1912-08-11)
110. Plena Ilustrita Vortaro
111. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
112. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Anĝelo
113. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Du fratoj
114. D. Broadribb: Recenzo de "La profeto el Pedras", Monato
115. Plena Ilustrita Vortaro
116. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 11:26
117. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:29
118. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 21
119. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 9:17
120. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 13:15
121. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 4:3
122. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 7:8
123. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:44
124. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 74:11
125. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 8:8
126. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Dua promenado
127. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:11
128. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:19
129. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 12:24
130. Plena Ilustrita Vortaro
131. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 6
132. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 23
133. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Deka promenado
134. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 6
135. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 12
136. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
137. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 20
138. L. L. Zamenhof: Paroloj, Malferma parolado de la 3a UK en Cambridge (1907-08-12)
139. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 19
140. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 26:27
141. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
142. L. L. Zamenhof: Paroloj, Malferma parolado de la 3a UK en Cambridge (1907-08-12)
143. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
144. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
145. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Dubemo
146. L. L. Zamenhof: Paroloj, Malferma parolado de la 8a UK en Kraków (1912-08-11)
147. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Ĉagrene parolis pacisto
148. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §414
149. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 52:20
150. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7
151. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvina promenado
152. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Oka promenado
153. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
154. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Oka promenado

administraj notoj

pri ~i 4.:
      Malgraux ĉiuj provoj mi ne trovis ekzemplojn. Tamen ili
      estas bezonataj almenaŭ por precizigi la uzatan
      prepozicion: ~i iun por io/ia? ~i ion -a?
      [MB]
    
pri sin ~i:
    "Se tenir" havas pli multajn sencojn en la franca ol "sin teni"
    (ekz-e
    "troviĝi ie", "okazi", "interdependi", ktp). Mi ne scias,
    ĉu la
    subsenco "kontentiĝi per" estas internacia (Vd ekz-on el
    Revadoj).
    Por la taŭgeco de la indekso fr-eo, necesas certiĝi, ke
    tiuj pliaj
    sencoj ricevas tradukon per "se tenir".
    [MB]
  
pri de~iĝi:
    PV identigas de~iĝo, sinde~emo kaj sinde~o. Tio ŝajnas
    troa. Mankas al mi ekz-oj por de~iĝi kaj ĝiaj
    derivaĵoj, sed mi kredas ne erari, dirante ke ĝi
    sinonimas kun "sin de~i". [MB]
  
pri el~i :
      Indus trovi pliajn ekz-ojn, en kiuj la tolerata afero estas
      persono.
      Cxu tiam eblas uzi tiun personon, kiel objekton de la verbo?
      [MB]
    
pri en~i:
    PIV1 konas plu nur du sencojn (~i en io/si, havi kapaciton de). Mi
    ne volis modifi la artikolon, ĉar la originala intenco ne
    aperas al mi klare. La difino de la dua senco, ekz-e, estas mistera.
    [MB]
  
pri for~o 2.:
      Mi ne komprenas la metaforon malantaux cxi tiu senco, same
      kiel cxe "al~o", cetere. La francaj tradukoj sxajnas kongrui
      kun la difinoj, sed la rilato inter la difino kaj la Esperanta
      vorto restas enigmaj al mi.
      [MB]
    
pri kune~i:
    Iom stranga vorto. PIV1 donas ekz-on, kiu ne kongruas kun la
    cxi-supra
    "kune~i sxalon per pingloj". En cxi-lasta la subjekto estas iu. En
    nia
    ekz-o la subjekto estas la pingloj. Tio tamen ne estas tute
    nekohera,
    konsiderante, ke "~i" havas identan elastecon. Alia demando estas:
    kial oni ne diras "kun~i" kaj kia rilato kun "kunkun~i"?
    [MB]
  
pri kun~i:
    Cxi-tiu vorto estas nun ofte uzata. Strange, ke gxi ne aperis
    en PIV1. Cxu "kune~i" kaj "kunkun~i" plu estas uzataj? Cxu kun
    specifa nuanco rilate al "kun~i"?
    Ie en la reto mi trovis eraran francan tradukon de "kun~i" per
    "contenir" (enteni)!
    [MB]
  
pri kun~iĝi:
    La ekz-oj venas el PIV1, sed devas esti aliaj, pli bonaj kaj pli
    kutimaj. Mi pensas pri "argilo kun~igxas", "lia rakonto kun~igxis".
    [MB]
  
pri sub~i:
    Trovi ekz, en kiuj la subjekto de "sub~i" estas la rimedo. Ekz-e
    "lia mono sub~is la aferon" anstataux "li mone sub~is la aferon".
    [MB]
  

[^Revo] [ten.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.55 2011/12/23 20:10:10 ]