tradukoj:
be bg ca de en es fr hu it nl pl ru
avi/o
[1]
avio
-
Flugmaŝino pli peza ol la aero, destinita por flugado en
atmosfero, precipe tiu uzanta motoron kaj flugilojn:
supersona, subsona avio;
ĉasavio,
bombavio,
skoltavio,
ŝarĝavio;
Irako ne plu estas grava temo, ne plu aperas bildoj de
soldatoj kaj tankoj, de batal-avioj kaj bombofumo
[2];
ĉefa problemo de avioĥemia laboro estas la flanka
forflugo de ĥemiaĵoj disŝprucigataj per
laboranta
agroavio
[3].
aviadiloflugaparato
Rim.:
La uzado de „avio“ lastatempe plioftiĝas, tamen
„aviadilo“ restas pli kutima kaj ĝenerala vorto;
certe „avio“ estas pli uzata ol la arkaikiĝinta
„aeroplano“.
avii
(ntr)
-
Aerveturi per avio.
avia
-
Rilata al aviado, uzanta avion:
avia transportado, poŝto (ankaŭ
„aerpoŝto“);
vojaĝi, sendi ion avie.
Rim.:
Laŭ naciligvaj kutimoj oni ofte trovas la adjektivon
„aera“ uzata en la senco de „avia“.
[^Revo]
[avi.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.19 2011/12/05 00:10:13 ]