tradukoj:
be de en es fr hu it ru tr
1aparat/o [1]
aparato
- 1.

Kunaĵo de objektoj aŭ instrumentoj servanta por plenumi
ion:
telegrafa aparato;
aŭtomata disdona aparato;
aparato por distili vinon.
- a)
- (figure)
Aro da oficaj organizoj por plenumi socian aŭ societan
funkcion:
la ŝtataj administraj aparatoj;
mi ankaŭ opinias, ke estus tute maltrafe apliki la
taktikon de politika partio en SAT ... nia organizo devas
esti aparato, kiun ĉiuj samcelanoj uzu por la profito de
sia partio aŭ sindikato
[2].
- b)

- (figure)


organaro
la digesta aparato;
Ankaŭ bestoj, eĉ plantoj
sentas tiujn bezonojn; ili tamen ne pensas kaj sekve ne
havas animon. Pli precize: ilia pens- kaj sentaparato estas
tiom elementa, ke ĝia funkciado ne povas produkti
animon
[3].
- 2.

Kromteksto (notoj, bibliografio ktp) en scienca libro:
la kritika aparato de EneadoPIV.
aparataro
- 1.

-
Aro da aparatoj.
ekipaĵo - 2.

La tuta materia ekipaĵo de komputilo, inklude la
datumportilojn, ofte kontraste al
programaro.
flugaparato
Aparato por flugi, voji en aero, ekzemple balono, paraŝuto, avio.
sonaparato

Ĉia aparato por ricevo, aŭdigo, registro, aŭ
prilaboro de sonoj:
la aŭda parto de la aŭdvida signalo ... estas ankaŭ
uzebla de simpla amplifikilo, kiel tiu de via magnetofono aŭ ia
ajn alia sonaparato
[4].
Rim.:
Hejma Vortaro [5] proponas
pli malvastan sencon:
„aparato, plej ofte stereofonia, kiu estas
samtempe radioricevilo, magnetofono kaj gramofono.“
[^Revo]
[aparat.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.25 2011/02/15 17:10:15 ]