tradukoj: be de en es fr hu it nl pl ru sk

barok/o

baroko

ARKIBELABELEMUZ
1.
Arta stilo ital-devena, prospera en la 17a kaj 18a jarcentoj en Eŭropo, centra kaj suda Ameriko, favoranta vastajn verkojn, imponajn ornamaĵojn, simbolojn kaj metaforojn, elipsajn formojn: la benediktana dutura preĝejo, konstruita en itala baroko[1].
2.
Ĉia arta stilo kiu favoras abundon, ne-ekvilibron, imponon.

baroka

Konforma al baroko: en sia baroka oro pompas la Kesto de la Interligo, monumento starigita pro eskapinta soldulo[2].

tradukoj

anglaj

~o: baroque; ~a : baroque.

belorusaj

~o: барока; ~a : барокавы.

francaj

~o: baroque (subst.); ~a : baroque (adj.).

germanaj

~o: Barock; ~a : barock.

hispanaj

~o: barroco; ~a : barroco.

hungaraj

~o: barokk; ~a : barokk (stílusú).

italaj

~o: barocco (sost.); ~a : barocco (agg.).

nederlandaj

~o: barok; ~a : barok.

polaj

~o 1.: barok; ~a : barokowy.

rusaj

~o: барокко; ~a : барочный, в стиле барокко.

slovakaj

~o: baroko; ~a : barokový.

fontoj

1. Jozefo Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 22a
2. Jozefo Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 22a

[^Revo] [barok.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2010/05/22 16:30:28 ]