tradukoj: be br de en fr hu pl ru

*bed/o

*bedo

HOR Ĝardena strio da tero por kulturi florojn aŭ legomojn: liaj vangoj estas kiel bedoj de aromaĵoj [1].

florbedo

HOR Ornama bedo priplantita per floroj: malgranda, artefarita ebenaĵo kun multekoloraj kaj simetrie aranĝitaj florbedoj [2].

herbobedo

HOR Belaranĝita bedo kun herbo en parko, ĝardeno...: freŝa herbobedo [3]. SIN:gazonoVD:gramineoj, razeno

tradukoj

anglaj

~o: bed, plot; flor~o: flower bed; herbo~o: lawn.

belorusaj

~o: градка; herbo~o: газон.

bretonaj

~o: ervenn; herbo~o: letonenn, glazenn.

francaj

~o: plate-bande; flor~o: massif de fleurs, parterre de fleurs; herbo~o: pelouse.

germanaj

~o: Beet; flor~o: Blumenbeet; herbo~o: Rasenfläche.

hungaraj

~o: ágyás; herbo~o: pázsit, gyep.

polaj

~o: grządka, zagon; flor~o: klomb; herbo~o: gzaon, trawnik.

rusaj

~o: гряда, грядка; herbo~o: газон.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta Kanto 5:13
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 5a, Lemuel aktiviĝas
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, sambuka virineto

[^Revo] [bed.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2009/03/06 17:30:57 ]