tradukoj: be bg de en es fa fr hu nl pl ru sv

*bret/o

*breto

Horizontala tabulo por surmeti objektojn: bretoj de ŝranko, bufedo; li montris al la librobreto, sur kiu kuŝis malnovaj libroj [1]; ĉu vi estis jam en la provizejo, kie fromaĝoj kuŝas sur la bretoj ...? [2].

bretaro

Meblo surplanka aŭ surmura, konsistanta el pluraj bretoj aranĝitaj unu super aliaj: knabo, kiu aranĝis dosierojn ĉe bretaro, plenumis la ordonon [3].

librobretaro

Breto destintia por teni librojn sur ĝiaj bretoj: la altaj librobretaroj de publika biblioteko; se vi volas viziti la antikvan Romon, tiam vi iru ne al la fervojo, sed iru al via librobretaro ..., elektu unu aŭ du volumojn de antikvaj verkistoj kaj eklegu [4].
VD:libroŝranko

fenestrobreto

Tabulo muntita horizontale sur la fundo de fenestra embrazuro internen en la ĉambron: sur la fenestrobreto staras floroj; oni vidis nigran katon sidi sur fenestrobreto kaj sin varmigi ĉe la suno [5].

tradukoj

anglaj

~o: shelf; ~aro: bookcase, shelves, shelving, etagere; libro~aro: bookcase; fenestro~o: window sill, window-sill.

belorusaj

~o: паліца; ~aro: стэляж; libro~aro: стэляж (кніжны); fenestro~o: падваконьне, падаконьнік.

bulgaraj

~aro: етажерка.

francaj

~o: rayon, tablette; ~aro: étagère, rayonnage.

germanaj

~o: Brett; ~aro: Regal; libro~aro: Bücherregal; fenestro~o: Fensterbrett.

hispanaj

~o: balda, estante; ~aro: estantería.

hungaraj

~o: polc; ~aro: polcos állvány, könyvespolc.

nederlandaj

~o: plank, schab, schap; ~aro: rek; libro~aro: boekenrek; fenestro~o: vensterbank.

persaj

~o: تخته; ~aro: قفسه; libro~aro: قفسهٔ‌ کتاب; fenestro~o: کف پنجره.

polaj

~o: półka; ~aro: regał; libro~aro: biblioteczka; fenestro~o: parapet.

rusaj

~o: полка; ~aro: стеллаж; libro~aro: стеллаж; fenestro~o: подоконник.

svedaj

~o: hyllplan; ~aro: hylla; libro~aro: bokhylla; fenestro~o: fönsterbräde.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
3. Fernández-Flórez, Wenceslao, Fernando de Diego: La malica komizo, ĉap. 8a.
4. Wolfram ROHLOFF: Vojaĝante kun Marko Polo, Monato, n-ro 12/2002
5. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 27.

[^Revo] [bret.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2010/11/04 17:31:19 ]