tradukoj: bg de en es fa fr hu nl pl pt ru

bumerang/o [1]

bumerango

1.
Ĵetklabo; armo, kiu pro sia formo turniĝas flugante; iuj specoj revenas al la ĵetinto: por ĉasi kanguruon, emuojn kaj sovaĝajn meleagrojn, la viroj anstataŭigis la bumerangon de siaj praavoj per fusilo [2]
2.
(figure) Faro, kiu neatendite retrafas la farinton: kiel bumerango revenas al la piedoj de la ĵetinto, tiel peko refrapas tiun, kiu ĝin plenumis [3]; se ili decidas iniciati novan juĝon, ĝi povus transformiĝi en bumerangon por Vaŝingtono [4].

bumerangi

(figure) Subite reveni, rebatiĝi, simile al ronde fluga bumerango: mia mesaĝo al ŝi bumerangis du fojojn [5]. VD:resalti

tradukoj

anglaj

~o: boomerang.

bulgaraj

~o: бумеранг.

francaj

~o: boomerang; ~i: rebondir, ricocher.

germanaj

~o: Bumerang.

hispanaj

~o: boomerang.

hungaraj

~o: bumeráng; ~i: visszaüt.

nederlandaj

~o: boemerang; ~i: als een boemerang terugkomen.

persaj

~o 1.: بومرنگ.

polaj

~o 1.: bumerang; ~i: wracać jak bumerang.

portugalaj

~o: bumerangue.

rusaj

~o: бумеранг; ~i: вернуться бумерангом.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. M. Robineau: Aŭstralio: reveno al la tero de revado, LEA/G-Magazino, numero 27a, 1999:3
3. Lidja Zamenhof: La vojoj de Dio
4. Radio Habana Cuba: Usona prokuroro serĉas novajn agresojn kontraŭ La Kvinopo, 2005-08-30
5. C. Minnaja: Re: [universitato] Proponoj kaj demandoj, Universitata Esperanto-Ligo, 2000-10-16

[^Revo] [bumerang.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.9 2009/09/26 16:31:49 ]