tradukoj: be de en fr hu pl ru

bure/o [1]

bureo

1.
MUZ Francdevena popola danco, du- aŭ tri-takta, ankaŭ eŭropa kortega danco en la 18a jarcento: kursojn pri ... tradiciaj dancoj ... bureo, skotiŝo, ktp organizas Ĵarar kaj Monik Garig [2].
2.
MUZ Muzikaĵo taŭga por bure-danco, kun tipa ritma ŝvebo meze de la takto, foje uzata kiel parto de suito.

tradukoj

anglaj

~o: bourrée.

belorusaj

~o: бурэ.

francaj

~o: bourrée (danse).

germanaj

~o: Bourrée.

hungaraj

~o: bourrée.

polaj

~o: bourrée.

rusaj

~o: бурре (танец).

fontoj

1. M. C. Butler: F. Merrick: D. G. Hill ind.: Muzika terminaro
2. anoncetoj, Eventoj 1992-04, numero 4a

[^Revo] [bure.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.8 2010/01/13 17:30:42 ]