Ritme movi la membrojn, ordinare kun akompano de muziko:
ŝi volas danci
[2];
kiam vi vidos, ke la knabinoj de Ŝilo eliras, por danci
en
rondoj, tiam ... kaptu al vi ĉiu edzinon el la
knabinoj
[3];
ĉiuj virinoj eliris post ŝi kun tamburinoj kaj
dancante
[4];
kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon
kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo
[5];
(figure)
danci antaŭ iu sur piedoj kaj manoj
(flategi iun)[6];
(figure)
la ŝipeto dancas sur la ondoj.
Rim.:
La verbo estas netransitiva, sed akceptas nomon de danco kiel
rektan objekton:
danci valson.
balo,
balanciĝi
Loko aŭ konstruaĵo uzata
por danci, kun taŭga areno:
subĉiela dancejo;
geja dancejo.
dancisto
Iu, kiu profesie dancas:
kiel majesta estis hodiaŭ la reĝo de Izrael, kiu
elmontris sin ..., kiel sin elmontras iu el la
publikaj dancistoj!
[8].
dancistino
Virino, kiu profesie dancas:
en la subtegmenta ĉambreto staras duone
vestita malgranda dancistino
[9].
klakdanco
Usondevena danco, en
kiu oni klake frapas la piedojn sur la planko, populara precipe
en la unua duono de la 20a jarcento:
en la nokto aŭdiĝis iliaj babiladoj, kantoj kaj
klakdancoj
[10].
ŝnurdancisto
Akrobato, kiu paŝas kaj dancas sur streĉita
ŝnuro.