tradukoj: be ca de en es fr hu pl ru sk

*burĝ/o [1]

*burĝo

1.
Civitano, urbano: mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burĝo de urbo ne malnobla [2].
2.
Mezklasulo, ne nobelo nek riĉulo, kvankam ne proleto nek malriĉulo: Sufiĉe multe da homoj, apartenantaj al la pli bonstataj klasoj, maristoj, Kopenhagaj burĝoj kaj ankaŭ kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj kaj malmulte atentis la eniranton [3].
3.TEZ
Homo havanta kapitalon kaj ekspluatanta laboristojn, kapitalisto: la kelkaj figuroj prezentis renverson de la kapitalismo. Laboristo, kamparano kaj soldato estis renversantaj en la polvon burĝon en cilindro [4].
4.TEZ
Homo politike neprogresema, ne deziranta ŝanĝi la sociordon. VD:filistro.

tradukoj

anglaj

~o: bourgeois, citizen, freeman.

belorusaj

~o: буржуй.

francaj

~o: bourgeois.

germanaj

~o 1.: Bürger; ~o 2.: Mittelschichtbürger; ~o 3.: Kapitalist; ~o 4.: Bourgeois.

hispanaj

~o: burgués.

hungaraj

~o 1.: polgár; ~o 2.: középosztálybeli; ~o 3.: burzsuj; ~o 4.: burzsoó.

katalunaj

~o: burgés.

polaj

~o 1.: mieszczanin, mieszczuch (pogardliwie); ~o 2.: mieszczanin; ~o 3.: burżuj.

rusaj

~o 1.: мещанин; ~o 2.: мещанин; ~o 3.: буржуа; ~o 4.: мещанин, обыватель.

slovakaj

~o: buržuj.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. La Nova Testamento, La agoj 21:39
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
4. V. Varankin: Metropoliteno

[^Revo] [burgx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2012/01/02 18:10:14 ]