tradukoj: fr

centriol/o [1]

centriolo

FIZL Iu el la mikrotubaj organetoj, kiuj ĉirkaŭas la kernon de precipe bestaj ĉeloj kaj rolas en ĉeldividiĝo: la meza parto de spermatozoo enhavas centriolojn, sen kiuj la ĉeldividiĝo ne okazas [2]; centriolo troveblas en plimulto de bestaj ĉeloj kaj en ĉeloj de la malpli evoluintaj plantoj [3].

tradukoj

francaj

~o: centriole.

fontoj

1. A. Cherpillod: Nepivaj vortoj
2. C. Støp-Bowitz, M. Béla: Enkonduko en la biologion, Fokuso, 1987-04
3. Vikipedio, centriolo, 2010-06-20

[^Revo] [centriol.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.1 2010/09/25 16:30:21 ]