tradukoj:
be de en es fr hu it nl pl pt ru sv
1organ/o [1]
organo
- 1.
-
Ero plenumanta apartan funkcion ene de tuto.
- a)
-
Difinita ĉelaro en vivanta korpo plenumanta specialan funkcion:
okulo estas la organo de la vidado;
la organoj de la parolo.
- b)
-
En maŝino,
ĉiu ero destinita por plenumi specialan funkcion:
la organoj de lokomotivo, de horloĝo.
peco
Rim.:
Bloko implicas
kunan aranĝon (pecoj kune muntitaj), organo emfazas
difinitan funkcion.
- 2.
-
Iu aŭ io esprimanta la pensojn de grupo da homoj:
tiu oratoro estis nur la organo de la reakciuloj;
ĵurnalo, kiu estas la organo de la registaro;
la Oficiala Bulteno estas la organo de la L. K.
organa
- 1.
-
Rilata al organo:
organa malsano, difekto;
ili kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura,
organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj
de la organoj de paroloZ.
- 2.
-
Posedanta organojn:
viva organa kreitaĵo.
organaro
-
Tuto de organoj, ordinare kun komuna rolo aŭ utilo:
digesta organaro.
aparato 1.borganismo,
sistemo 1.b
organeto
-
Iu el la grajnetoj videblaj en
ĉeloplasmo,
plenumanta propran funkcion:
eŭkariotoj estas pli grandaj ol prokariotoj, kaj havas pli
komplikan internan strukturon, kun diversaj organetoj
[2].
senorgana
-
Ne posedanta organojn:
senorganaj bestetoj de la maro.
[^Revo]
[organ.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.22 2010/12/05 17:30:30 ]