tradukoj: be br de en es fa fr hu it nl pl ru sk

1cirk/o [1]

cirko

1.
ARKI Rondforma, ĉirkaŭfermita loko, por rajdaj, akrobataj kaj burleskulaj spektakloj.
2.
TEA=cirkistaro mi provis min kiel muzikisto ... en turneanta cirko [2].

cirkisto

TEA Laboristo de cirko preparanta aŭ prezentanta homajn aŭ bestajn akrobataĵojn kaj ceterajn distraĵojn: post longa disputo la cirkisto diris al Benzo: „La sola oferto, kiun mi povas fari, estas repagi vin per leonido“ [3]

cirkistaro

TEA Grupo de cirkistoj, ordinare kunmigranta kaj prezentanta spektaĵojn: li ankaŭ petis de mi prunti monon por inviti el Usono virinan cirkistaron [4].

tradukoj

anglaj

~o: circus.

belorusaj

~o: цырк.

bretonaj

~o: sirk.

francaj

~o: cirque; ~isto: artiste de cirque; ~istaro: troupe de cirque.

germanaj

~o: Zirkus.

hispanaj

~o: circo.

hungaraj

~o: cirkusz.

italaj

~o: circo.

nederlandaj

~o: circus.

persaj

~o: سیرک; ~isto: سیرک‌باز.

polaj

~o 1.: cyrk, namiot cyrkowy; ~o 2.: cyrk.

rusaj

~o: цирк.

slovakaj

~o: cirkus.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. M. Lineckij: -, Monato, jaro 2002a, numero 9a, p. 6a
3. C. Rossetti: Kredu Min, Sinjorino!, 1950
4. Kooga S., trad. Ŝimizu J.: Viro en Blua Vesto, 2007

[^Revo] [cirk.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2010/05/16 16:30:35 ]