tradukoj: be bg cs de es fi fr he it nl pl ru sk tr zh

*ĉu

*ĉu

(konjunkcio)
Estas vere aŭ ne, ke...? (en rekta aŭ nerekta demando, kiam neniu alia demanda vorto estas en la frazo, kaj nur por montri ian dubon): ĉu vi venos? ĉu (estas) vere? ĉu ne (estas vere)? mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne [1]; ĉiu sufikso ĉiam konservas egalan signifon, tute egale ĉu ĝi estos uzata en la fino de alia vorto aŭ memstareZ.
Rim.: La vorton ĉu ni devas, kiom eble, uzadi nur en senco demanda, ankaŭ en la senco de necerteco aŭ de dubo. Sed mi neniam konsilus uzi ĝin tute senbezone anstataŭ jen kaj (Z. Ling. Resp.).

ĉu... ĉu...

Eble tiel, eble alie, oni ne scias aŭ tio ne gravas: ĉu pro timo, ĉu pro fiereco li nenion respondis; ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon [2]; ties animo ekstermiĝos, ĉu li estas fremdulo, ĉu li estas indiĝeno [3]. VD:, jen... jen...

tradukoj

belorusaj

~: ці (пытальная часьціца).

bulgaraj

~: дали, ли.

ĉeĥaj

~: zda (tvoří otázku) .

ĉinaj

~: 吗, tr. 嗎 [ma].

finnaj

~: (kysymyssana) -ko, -kö; ~... ~...: -ko ... vai, olipa ... tai sitten.

francaj

~: est-ce que; ~... ~...: que ce soit... ou..., soit... soit....

germanaj

~: ob; ~... ~...: ob ... oder ....

hebreaj

~: האם.

hispanaj

~: acaso.

italaj

~... ~...: o ... o ....

nederlandaj

~: of; ~... ~...: of ... of ....

polaj

~: czy; ~... ~...: czy ... czy ....

rusaj

~: ли.

slovakaj

~: či.

turkaj

~: mı, mi, mu, mü.

fontoj

1. Claude Piron: Gerda malaperis, ĉapitro 8a
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:9
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 12:19

[^Revo] [cxu.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2009/09/27 16:30:31 ]