tradukoj: be br cs de el es fi fr hu it nl pt ru sv tp vo

*jen

*jen

(adverbo)
Adverbo uzata por anonci ion, pri kio oni atentigas: jen mi (estas)! jen floroj por ni; jen kiom mi ŝuldas; jen kion mi faros ; jen tiajn ekzemplojn vi devas sekvi; sed ili preferus ankoraŭ longajn jarojn havi jen (kiun oni montras al vi, pri kiu mi parolis) ĉi tiun favoran sinjoron, kies koro estas plena de kompatoB; jen tio min haltigasZ; vi serĉas la princon? jen li estasZ; jen estas la tempo por agi; jen por unu fojo ŝi malgajiĝis; jen Ofelio perdis la prudentonZ.

jen... jen...

Alterne iu situacio kaj alia, iu okazaĵo kaj alia: jen marŝante, jen kurante li venis al la domo; ŝi kutimas havi ĉe sia zono jen rozon, jen diamantonZ; jen li veturis tra arbaroj, jen meze tra urboZ
SIN:foje... foje..., VD:iam.

jena

Montra adjektivo, signifanta „tiu sekvanta“: ankoraŭ pli mallonga vojo estas jenaZ.

jene

Tiel, kiel oni tuj citos aŭ klarigos: li parolis al li jene; ni jene aranĝos la aferonZ.

jeno

Tio ĉi, kio sekvas; tiu sekvantaĵo: mi volas komuniki al vi la jenonB; via unua afero, kiam vi venos en la urbon, devas esti jenoZ.

jen vi havas

(frazaĵo) (precipe al si mem)
Tio devis okazi, estis fatala malfeliĉo: Osip eniras. – Tie alveturis ial la urbestro, li informiĝas kaj demandas pri vi. Ĥlestakov ektiminte. – Jen vi havas [1]!

tradukoj

belorusaj

~: вось, вунь; ~... ~...: то... то; ~a: вось гэты, вось той; ~e: вось так, такім чынам; ~o: вось гэтае, вось тое, вось што.

bretonaj

~: setu, setu amañ; ~... ~...: gwezh... gwezh...; ~a: ...-mañ; ~e: en doare-mañ; ~o: hemañ, homañ, an dra-mañ.

ĉeĥaj

~: hle, zde, tu, viz.

finnaj

~: tässä, kas, kas tässä; ~... ~...: milloin ... milloin, vuoroin ... vuoroin; ~a: tämä tässä, seuraava(ksi esitettävä); ~e: näin, seuraavasti; ~o: tämä (asia), seuraava (asia); ~ vi havas: siinä sitä nyt ollaan!. ~ kion mi faros: kas näin minä teen.

francaj

~: voici, voilà; ~... ~...: parfois... parfois..., tantôt... tantôt; ~a: celui-ci, celui-là, ci-après, le suivant; ~e: de la manière suivante; ~o: ceci, cela, ce qui suit, la chose suivante; ~ vi havas: et voilà (face à une déconvenue), je l'avais bien dit.

germanaj

~: hier, da, sieh da, ei kucke da; ~... ~...: bald....., bald..., mal..., mal..., jetzt..., dann..., nun..., dann...; ~a: jener, der da, dieser da; ~e: folgendermaßen, wie folgt.

grekaj

~: να.

hispanaj

~: he aquí; ~... ~...: a veces... a veces....

hungaraj

~: íme, tessék; ~... ~...: hol ... hol; ~a: következő, alábbi, ez a, az a; ~e: így, imigyen, az alábbi módon; ~o: a következő, az alábbi.

italaj

~: ecco; ~... ~...: ora ... ora ...; ~a: presente (seguente), subito seguente, successivo (il seguente); ~e: così; ~o: ciò (seguente), quanto segue; ~ vi havas: et voilà, e ti pareva, ecco.

nederlandaj

~: ziehier, hier, kijk; ~... ~...: nu eens ... dan weer; ~a: volgende; ~e: als volgt; ~o: het volgende; ~ vi havas: daar heb je het.

portugalaj

~: eis; ~e: assim.

rusaj

~: вот, вон; ~... ~...: то... то; ~a: вот этот; ~e: вот так; ~o: вот это, вот что; ~ vi havas: вот те на.

svedaj

~: (se) här, se!; ~... ~...: än... än; ~a: följande; ~e: så här.

tokiponaj

~a: ni.

volapukaj

~: .

fontoj

1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 7a

[^Revo] [jen.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2009/03/18 17:31:24 ]