tradukoj: be br cs de en es fr hu nl pl pt ro ru sk sv tr

*dat/o

*dato

KAL Preciza tempo de ia okazaĵo: kiun daton ni havas hodiaŭ [1]? la dato de la kongreso ne estas ankoraŭ fiksita.

Rim.: Ne konfuzu kun datumo [pp].

dati

(tr)
Meti la daton sur io: dati leteron.

datreveno

KAL Ĉiujara samdata memorigo pri io.

datiĝi

Esti komenciĝinta ĉe ia dato aŭ tempo: kontraŭe al la opinio de Leono Zamenhof, niaj tri tekstoj ne datiĝas de 1881, sed de posta tempo [2].
Rim.: La sekva ekzemplo el PV kaj PIV: tiu modo datiĝas jam de ok jaroj estas mallogika, malnecesa kaj evitinda francaĵo, tute sensenca por (ekz-e) ruso (kiel „ok jaroj“ povas esti komenca dato? tio estas tempodaŭro, ne tempopunkto). Prefere oni diru per pli klaraj vortoj: „tiu modo aperis jam antaŭ ok jaroj“, aŭ „tiu modo aĝas jam ok jarojn“ ktp.
Rim.: Iam oni uzis datumi anstataŭ datiĝi. Tia uzo estas nun evitinda.

freŝdata

Okazinta, aperinta en proksima antaŭa dato: freŝdata, novdata gazeto; mi turnis min plurfoje al la du plej freŝdataj vortaroj [3].

ĝisdatigi

(tr)
Kongruigi informon, dokumenton, institucion kun la ĉirkaŭa evoluinta mondo: la tasko ne estas tiel timinda: ... ĝisdatigi la politikajn informojn [4].

vivdatoj

GEN Datoj, inter kiuj iu vivis: al la nomo de historia persono estas aldonitaj interkrampe la vivdatoj [5].

tradukoj

anglaj

~o: date; ~i: (set a) date, (assign a) date; ~reveno: anniversary; ~iĝi: date from, begin on; freŝ~a: recent; ĝis~igi: update; viv~oj: birth and death dates.

belorusaj

~o: дата; ~i: датаваць; ~reveno: гадавіна; ~iĝi: датавацца, пачынацца (ад нейкай даты, часу).

bretonaj

~o: deiziad; ~i: deiziadañ; ~reveno: deiz-ha-bloaz; freŝ~a: nevez.

ĉeĥaj

~o: datum.

francaj

~o: date; ~i: dater; ~reveno: anniversaire; ~iĝi: dater (de); freŝ~a: récent; ĝis~igi: mettre à jour; viv~oj: dates de naissance et de mort.

germanaj

~o: Zeitpunkt, Datum, Termin; ~i: Zeitpunkt festlegen, Zeitpunkt ausmachen, Datum festlegen, Datum ausmachen, Tag ausmachen, Termin festlegen, sich (zeitlich) verabreden, datieren, terminieren; ~reveno: Jahrestag, Jubiläum, Wiederkehr, Geburtstag, Gründungstag; ~iĝi: datieren, von [Jahreszahl] sein; freŝ~a: jüngst, kürzlich, soeben; ĝis~igi: aktualisieren; viv~oj: Lebensdaten.

hispanaj

~o: fecha; ~i: fechar; ~reveno: aniversario, efeméride.

hungaraj

~o: dátum, kelt, időpont; ~i: keltez, datál, dátumoz; ~reveno: évforduló; ~iĝi: kelteződik, datálódik; freŝ~a: friss keltezésű; ĝis~igi: frissít, aktualizál. kiun ~on ni havas: hányadika van?.

nederlandaj

~o: datum; ~i: dateren; ~reveno: verjaardag; ~iĝi: dateren (van); freŝ~a: recent; ĝis~igi: actualiseren, up to date brengen; viv~oj: levensdata.

polaj

~o: data; ~i: datować; ~reveno: rocznica; ~iĝi: datować się od; freŝ~a: świeży (o dacie); ĝis~igi: aktualizować; viv~oj: daty (urodzin i śmierci).

portugalaj

~o: data; ~i: datar; ~reveno: aniversário; ~iĝi: datar de; freŝ~a: recente; ĝis~igi: atualizar; viv~oj: período de vida.

rumanaj

~o: dată; ~i: a data; ~reveno: aniversare.

rusaj

~o: дата; ~i: датировать; ~reveno: годовщина; ~iĝi: датироваться, начаться с (какого-то времени); freŝ~a: свежий (новый), недавний, новый; ĝis~igi: обновить.

slovakaj

~o: dátum; ~i: datovať; ~reveno: výročie; ~iĝi: datovať sa.

svedaj

~o: datum; ~i: datera; ~reveno: årsdag; ĝis~igi: uppdatera.

turkaj

~o: tarih; ~i: tarih atmak; ~reveno: doğum günü; freŝ~a: yeni(zaman), yakın(zaman).

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
2. Gaston Waringhien: Lingvo kaj vivo, Rotterdam: UEA, 1989. p. 50a
3. Michel Duc Goninaz: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Antaŭparolo, p. 21a
4. Michel Duc Goninaz: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Antaŭparolo, p. 21a
5. Michel Duc Goninaz: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Antaŭparolo, p. 23a

[^Revo] [dat.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2009/08/27 16:33:54 ]