tradukoj:
de en es fr he hu pl pt ru sv
datum/o
datumo
[1][2]
- 1.
-
Fakta materialo por scienca esploro, politika diskuto,
administra decido (rezulto de eksperimento, historia teksto,
statistikaĵo ktp):
observitaj datumoj, fidinda datumo, prognoza datumo,
datumoj pri tiu persono mankas; akiri, kolekti datumojn.
- 2.
-
Informo konsiderata kune kun la maniero en kiu ĝi estas
esprimita; precipe informo komputile traktebla:
la signoĉenoj "33", "XXXII",
"tridek tri" estas diversaj
datumoj esprimantaj unu saman informon.
donitaĵoinformo
Rim. 1:
Ofte la vortoj "informo" kaj datumo estas
interŝanĝeblaj: la
celo de komunikado estas transdoni informon, sed reale oni povas
fari tion prezentante la informon materie per datumo. Do,
ricevi informon kaj
ricevi datumon povas
esti samsignifaj. Tamen iam la diferenco ja gravas, ekz-e kiam
oni esploras diversajn prezentomanierojn, aŭ se datumo
estas
seninforma.
Rim. 2:
Multaj esperantistoj, influate de sia nacilingvo (kaj etimologio
de "datumo") uzas la vorton "donitaĵo" en la
ĝenerala senco de
"datumo". Tio estas iom ĝena se temas pri datumo
akirota, kiu
estos rezulto de komputado aŭ paro de plano. Por eviti
la
komikan efekton en tiaj situacioj iuj uzas vortojn "ciferoj",
"indikoj" (
planitaj ciferoj, projektaj indikoj) ktp,
kie fakte pli konvenas datumo.
Rim. 3:
Multaj uzas nur la multenombran formon "datumoj", kvankam
ĉe aliaj
aŭtoroj ne maloftas ankaŭ la ununombra uzado.
Rim. 4:
Konsiderinda parto de la okcidentaj komputikistoj preferas la
formon
"dateno(j)", supozeble por
eviti konfuzon kun iom nebulsenca verbo
"datumi" (proksimume "datiĝi, deveni de koncerna tempo,
komenciĝi
iam"). La formo "dateno" restas malpli vaste uzata (kaj
geografie
kaj sence) kaj malpli tradicia (je la momento kiam estis
tajpataj ĉi
tiuj linioj, serĉo en TTT donis 26% por "dateno" kaj 74%
por
"datumo").
datumbanko
-
Kolekto da datumoj (datumbazoj, dosieroj) pri iu aplikkampo.
datumbazo
-
Kolekto da interligitaj datumoj uzateblaj en diversaj aplikoj
per
datumbaz-manipulilo (DBM).
datumbaz-manipulilo, DBM
-
Programaro ebliganta difini la fizikan kaj logikan strukturojn
de
datumbazo, enigi kaj ekstrakti ĝiajn informojn.
Rim.:
La plena formo de la termino estas iom longa, tial oni povas
preferi mallongigon: DBM.
datumportilo
-
Fizika objekto destinita por konservi datumojn, ekz-e magneta
disko.
datumstrukturo
-
Maniero kunigi plurajn datumojn en unu tuton kaj aranĝi
ilin en la memoro.
Rim.:
Kontraste al la ofte sinonima nocio
datumtipo,
datumstrukturo ne estas limigita per la kadro de
programlingvo kaj aplikeblas al individuaj objektoj.
tradukoj
anglaj
~o
:
datum, data;
~banko :
data bank;
~bazo :
data base;
~baz-manipulilo, DBM :
data-base management system, DBMS;
~portilo :
data medium, data volume;
~strukturo :
data structure.
francaj
~o
:
donnée;
~bazo :
base de données;
~portilo :
support;
~strukturo :
structure de données.
germanaj
~o
:
Datum, Daten (pl);
~banko :
Datenbasis, Datensammlung;
~bazo :
Datenbank;
~portilo :
Datenträger;
~strukturo :
Datenstruktur.
hebreaj
~o
:
נתון;
~banko :
מאגר
מידע;
~bazo :
מסד
נתונים;
~baz-manipulilo, DBM :
מערכת
ניהול נתונים;
~strukturo :
מבנה
נתונים.
hispanaj
~o
:
dato;
~banko :
banco de datos;
~bazo :
base de datos.
hungaraj
~o
:
adat;
~banko :
adatbank;
~bazo :
adatbázis;
~baz-manipulilo, DBM :
adatbázis-kezelő;
~portilo :
adathordozó;
~strukturo :
adatszerkezet, adatstruktúra.
polaj
~o
:
dana {sing.}, dane {pl.};
~banko :
bank danych;
~bazo :
baza danych;
~baz-manipulilo, DBM :
system zarządzania bazą
danych;
~portilo :
nośnik danych;
~strukturo :
struktura danych.
portugalaj
~o
:
dado (informática).
rusaj
~o
:
данные;
~banko :
банк
данных;
~bazo :
база
данных;
~baz-manipulilo, DBM :
система
управления
базами
данных, СУБД;
~portilo :
носитель
данных;
~strukturo :
структура
данных.
svedaj
~o
:
data;
~banko :
databank;
~bazo :
databas.
[^Revo]
[datum.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.17 2009/04/29 16:31:15 ]