tradukoj:
de en fr it pl pt
demenc/o [1]
demenco
-
Mensa perturbo kun precipe malbona memorado, parolmalfaciloj,
konfuzoj pri tempoj, lokoj, homoj, aperanta pro cerbodifekto,
maljuniĝo...:
oni okazigas kursojn por eviti demencon
[2];
„temas pri modelaj simptomoj de grava
demenco,“ mi voĉe meditis
apud la juna flegistino
[3].
kadukega
demenci
-
Agi kun simptomoj de demenco.
demenculo
-
Suferanto de demenco:
Sehei rigardis al la sorĉisto kiel al demenculo kaj
sarkasme
demandis, kio povas resti de homo, se tiu estis hieraŭ
kvarfoje
mortigita
[4].
tradukoj
anglaj
~o:
dementia.
francaj
~o:
démence;
~i:
être dément;
~ulo:
dément (subst.).
germanaj
~o:
Demenz;
~ulo:
Demenzkranker.
italaj
~o:
demenza.
polaj
~o:
demencja;
~i:
mieć demencję.
portugalaj
~o:
demência.
fontoj
1.
Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento2.
Hori J., pg: Tro vivi foje ne bonas, Monato, jaro 2006a, numero 1a, p. 21a3.
P. Nechvile:
Kiel mi iĝis belaspektulo, 2008-02-084.
Lubovj Lukina, Eŭgeno Lukin, trad. Jurij
Finkel: La misiistoj, parto
1a
[^Revo]
[demenc.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.5 2009/06/03 16:30:47 ]