tradukoj:
en es fa fi fr he hu nl pl pt ro ru sv tr
*kaduk/a
*kaduka
- 1.
-
Malfortika, ruiniĝanta, baldaŭ falonta aŭ pereonta:
kaduka dometoZ,
bariloZ;
malhela kaj kaduka urbo apud la Rejno.
kliniĝi,
putra,
ŝanceliĝi,
ŝima,
velka.
- 2.
- (figure)
Baldaŭ finiĝonta, malaperonta, nedaŭra, nefirma:
sur la nubo la suno pentris kadukajn ĉielarkajn
figurojnB;
la lago kuŝis sub kaduka nebuloB;
kadukaj esperojB;
homaj intencoj estas kadukaj kompare kun la dekretoj de l'
ĉieloB;
sen mi viaj aferoj estus tre kadukajZ;
kaduka vidpunkto;
la entrepreno estas en kaduka stato.
efemera
- 3.
- (iu)
Tre maljuna, malforta,
malsanema, baldaŭ mortonta:
mia patro estis neniel kaduka, kiam li mortisZ.
- 4.
-
Perdinta sian juran efikon pro transpaso de difinita templimo,
senvalidiĝinta:
kaduka klaŭzo.
kadukaĵo
-
Difekto aŭ videbla signo de kadukeco:
la surdeco estas unu el la plej oftaj kadukaĵoj de la
maljunuloj.
kadukeco
-
Stato de iu aŭ io kaduka.
agonio,
krepusko.
kadukega
-
Perdinta siajn mensajn kapablojn pro granda maljuneco.
senila
kadukegeco
-
Stato de kadukega persono.
senileco
kadukiĝi
-
Iĝi kaduka:
kadukiĝinta morale kaj menseZ.
konsumiĝi,
velki.
kadukulo
-
Maljunulo perdanta siajn korpajn kaj mensajn kapablojn:
kadukulejo.
tradukoj
anglaj
~a 2.:
fragile;
~a 4.:
inoperative;
~a:
rickety, dilapidated, decrepit, fragile;
~aĵo:
ailment, sign of decay;
~ega:
senile;
~egeco:
senility;
~ulo:
elderly (person).
finnaj
~a 1.:
ränsistynyt, huonokuntoinen;
~a 2.:
kuihtuva, häviävä, mitätön;
~a 3.:
raihnainen;
~a 4.:
vanhentunut, pätemättömäksi käynyt;
~aĵo:
vika, rikkinäinen osa, rappeuma;
~eco:
rappio, raihnaus;
~iĝi:
ränsistyä, raihnaantua, rapistua;
~ulo:
raihnas vanhus.
francaj
~a 1.:
délabré, décati, en ruines, vermoulu;
~a 2.:
fragile, labile, précaire;
~a 3.:
décrépit;
~a 4.:
caduc;
~aĵo:
affection, déchéance;
~eco:
déclin, décrépitude, senescence;
~ega:
sénile, gâteux;
~egeco:
sénilité, gâterie;
~iĝi:
crouler, se délabrer, tomber en ruine;
~ulo:
vieillard.
~ulejo:
asile de vieillards.
hebreaj
~a 2.:
שביר, שבריריר;
~a 4.:
לא בתוקף, לא פועל;
~a:
רעוע, מתמוטט, מתפורר, תשוש;
~aĵo:
חולי, ניוון, התפוררות;
~ega:
סנילי;
~egeco:
סניליות;
~ulo:
קשיש.
hispanaj
~a:
caduco;
~eco:
caducidad;
~ega:
decrépito, senil;
~egeco:
senilidad.
hungaraj
~a 1.:
düledező, omladozó, roskatag, megroggyant;
~a 2.:
elhaló, megszűnó, szertefoszló;
~a 3.:
roskatag, megrokkant, elgyengült;
~a 4.:
érvényét veszített;
~aĵo:
öregkori fogyatékosság, öregkori defektus;
~eco:
elesettség, roskatagság, gyengeség;
~ega:
szenilis, agyalágyult;
~egeco:
szenilitás, aggkori elbutulás;
~iĝi:
megrokkan, megroggyan, omladozik, legyengül, érvényét veszti;
~ulo:
elaggott ember, aggastyán.
nederlandaj
~a 1.:
bouwvallig;
~a 2.:
tot verdwijnen gedoemd;
~a 3.:
afgeleefd;
~a 4.:
vervallen;
~aĵo:
iets aftands, iets bouwvalligs;
~eco:
bouwvalligheid;
~ega:
seniel;
~egeco:
seniliteit;
~iĝi:
in verval geraken;
~ulo:
grijsaard.
~ulejo:
bejaardentehuis.
persaj
~a 4.:
اجراناپذیر، منسوخ;
~a:
فرتوت، فرسوده.
polaj
~a:
podupadły, upadający, zgrzybiały;
~aĵo:
upadek (psychiczny);
~eco:
schyłek, zgrzybiałość;
~ega:
starczy;
~egeco:
uwiąd starczy;
~iĝi:
zmarnieć;
~ulo:
ramol, starzec.
portugalaj
~a 1.:
caduco, decrépito, frágil, arruinado.
rumanaj
~a:
caduc;
~aĵo:
decadenţă.
rusaj
~a 1.:
ветхий;
~a 3.:
*дряхлый;
~a 4.:
устаревший;
~eco:
дряхлость, ветхость, устарелость;
~egeco:
старческий маразм;
~iĝi:
дряхлеть, ветшать.
svedaj
~a 1.:
fallfärdig;
~a 3.:
skröplig.
turkaj
~iĝi:
harabeye dönmek.
[^Revo]
[kaduk.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.21 2011/12/16 17:10:10 ]