tradukoj: en fr hu pl pt

9demografi/o [1]

9demografio

1.
SCI Scienco pri la konsisto de la loĝantaro kaj pri ĝia evoluo.
2.
POL Informoj pri la nombro, konsisto kaj loka distribuo de la loĝantaro, kaj pri tendencoj de ilia evoluo: demografio de la urboj [2], de la kamparaj regionoj [3]; „ŝanĝiĝoj de la socia strukturo, labormerkato, demografio kaj planado en Honkongo“ [4].

demografiisto

Fakulo pri demografia scienco: tiu ritmo ... malgrandiĝis pli rapide ol la demografiistoj anoncis [5]. SIN:demografo

tradukoj

anglaj

~o: demography; ~isto: demographer.

francaj

~o: démographie; ~isto: démographe.

hungaraj

~o: demográfia; ~isto: demográfus.

polaj

~o 1.: demografia; ~o 2.: demografia; ~isto: demograf.

portugalaj

~o: demografia.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Akademio de Esperanto: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
3. Akademio de Esperanto: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
4. W. Breitung : [vivprotokolo], 2006-04-20
5. A. Jacquard, trad. J.-M. Cash: Fineco de nia Mondo, le Monde diplomatique, 2004-05

[^Revo] [demografi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.6 2009/06/03 16:30:51 ]