tradukoj: be ca de en es fa fr he hu it nl pl ru sk tr

Sistema tutaĵo da konoj bazita sur metoda racia esploro kaj
celanta eltrovon de la leĝoj de la naturo:
la mirindaj progresoj de la scienco.

Ekzakta, preciza kaj metoda kono pri iu difinita fako:
la fizikaj sciencoj;
duona scienco estas pli malutila ol plena nesciado.
scienco 1


Iu el la sciencoj, kiuj havas la homon kiel
studobjekton: historio, psiĥologio, medicino...,
kontraste al
natursciencoj:
konsiderante la freŝan historion de la homsciencoj,
kuriozas ke
ili ĉiuj disiĝis de la filozofio ekde ĉirkaŭ du jarcentoj por
krei propran metodon kaj dokumentaron
[4].

Iu el la sciencoj, kiuj studas aspektojn de
la ekstera, natura mondo, kontraste al
homsciencoj:
svarmas popularsciencaj revuoj pritraktantaj la problemojn de
kosmovojaĝoj, de la tekniko kaj de la natursciencoj
ĝenerale
[5].

Iu el la sciencoj, kiuj studas homajn sociojn:
sociologio,
etnologio
kaj ceteraj:
en socisciencoj krom kvanta metodologio ekzistas
kvalita
metodologio, kaj moderna tendenco baziĝas sur ĝusta uzo de
ambaŭ
[6].

Iu el la sciencoj, kiuj studas la planedon tero:
meteorologio,
geografio,
geologio,
sismologio
kaj aliaj:
meteologio estas terscienco, kiu studas la atmosferajn
fenomenojn
[7].