Parolsono, prononcata per la malfermo aŭ la malvastigo de la
buŝkanalo per alproksimigo de la langa pinto al la supraj dentoj
(pura dentalo) aŭ al la supraj dentalveoloj
(alveola dentalo, kiun oni ankaŭ nomas alveolaro);
la
dentaloj en Esperanto estas t, d, s, z, c, dz, ĉ, ĝ, l, n.
Rim.:
La amplekso de la difino povas varii laŭ la koncerna lingvo.
De terminologia vidpunkto indas rimarki, ke la pli skemisma
termino „denta konsonanto“ estas ankaŭ tre bona.
denta,
labialo,
palatalo,
velaro.
La nuna redakto uzas nedefinitajn vortojn aŭ nociojn:
dentalveoloj, alveolaro. Notu, ke jam ekzistas "dentingo" (ark.) kun
la senco "denta alveolo". [MB]