tradukoj: be br de en hu nl pl pt ru sk sv vo

*des

*des

Adverbo uzata antaŭ pli kaj malpli responde al ju por montri ke io varias paralele kaj depende de alio: mi des pli lin ŝatas, ju pli mi lin konas; ju pli oni posedas, des pli oni avidas[1]; ju pli da mono, des pli da zorgoZ; ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo[2]; ju pli rapide, des pli bone; homo estas des pli feliĉa, ju malpli da bezonoj li havas.
Rim.: Kelkfoje la unua parto de la komparo (montrata per ju pli) ne estas esprimata, kaj des akceptas tiaokaze sencon similan al tiu de tiom: des pli boneZ! Li rifuzis la postenon des pli, ke ĝi estis senpaga; mi ne volas ripeti miajn vortojn, des pli, ke ĉiu el vi facile mem trovos la respondojnZ.

tradukoj

anglaj

~: the (more, less).

belorusaj

~: тым (пры параўнаньні).

bretonaj

~: seul....

germanaj

~: desto.

hungaraj

~: annál ....

nederlandaj

~: hoe (2de deel van bv. "hoe meer, hoe liever"), des (bv. in "des te beter").

polaj

~: tym (w złożeniu im .. tym ...).

portugalaj

~: tanto (correlativo de "ju").

rusaj

~: тем....

slovakaj

~: tým ....

svedaj

~: desto.

volapukaj

~: plu.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [des.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2009/07/01 17:23:01 ]