tradukoj: be ca de el en es fr hu la nl pl pt ru sk sv tp tr vo zh

*di/o [1]

*dioTEZ

MITREL Estaĵo prezentata kiel supernatura, ordinare senmorta, pli potenca ol homoj: neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo [2]; la Eternulo estos terura por ili, ĉar li ekstermos ĉiujn diojn de la tero [3]; diino.
a)
REL Supernatura, eterna, perfekta kaj ĉiopova estulo, kreanto de la universo: kion Dio kreis en la sesa tago [4]? dio volu, ke... (mi tre deziras, ke...)
b)
FIL Principo de ekzistado, unueco kaj komprenebleco de universo.

Rim. 1: En la sencoj 1.a kaj 1.b, dio estas komuna nomo indikanta nombreblan unikaĵon, kaj laŭ la ĝenerala regulo devus akcepti la difinan artikolon, simile al „la homaro“, „la mondo“ ktp. Ĝuste tiel estas en la greka: καί ο λόγος ήν πρός τόν θεόν , καί θεός ήν ο λόγος (laŭvorte: „kaj la vorto estis ĉe la dio, kaj dio estis la vorto“; en la unua apero la dio estas determinita difine kiel la konata unikaĵo; en la dua, dio estas predikativo, kaj tial senartikola, laŭ sia senco; la tradicia traduko [Johano 1:1] tiun alklasigon misprezentas kiel identigon). La okcidentaj lingvoj transprenis la vorton el la senartikola Latino, kaj heredigis tiun malregulaĵon al Esperanto. Ankaŭ la araba Alaho devenas el „la dio“.
Rim. 2: La piuloj skribas kun majuskla D: Dio por la senco 1.a kaj iuj eĉ opinias tiun vorton nomo propra; tio estas malvera en kristanismo, judismo kaj islamo. Eĉ pli malvera tio estas por la senco 1.b (filozofia).
Rim. 3: En la religioj mediteraneaj (judismo, kristanismo, islamo) Dio estas personeca kaj li-genra; en pli abstraktaj sistemoj filozofiaj (panteismo, budaismo) ne estas persona dio, kaj se oni uzas tian vorton, ĝi ofte estas ĝi-genra. Tiel en la titolo de Waringhien-aj eseoj: „Ni kaj Ĝi“ (kie „Ĝi“ rilatas al Dio).

dia

1.
De dio: la dia potenco [5].
2.
(figure) Perfekta, kvazaŭ ĝi estus de dio: ŝi havis dian voĉon, diajn formojn.

diismoTEZ

FIL=deismo

domdio

REL Iu el la protektaj dioj en domo aŭ domoparto, kiujn oni kultas ĉe hejma altaro: por ni, plibone estas vivi meze de la prapatraj domdioj kaj konservi en kvieta paco niajn virtojn en nia propra hejmo [6].

sendieco, sendiismoTEZ

REL=ateismo la sendieco trapasis la mezuron, kaj proksimiĝas la horo de l'juĝo [7]; ni deklaras nin por la kreskado internacia de la sendieco, kiu estas la sola bazo de la vera homaranismo [8].

sendiuloTEZ

REL Neanto de la ekzisto de dio aŭ dioj: en okcidento, la sendiuloj ... ĝenerale ne apartenas al specifaj asocioj [9].

dipatrinoTEZ

KRI Maria, patrino de Jesuo: la lampo antaŭ la bildo de la Dipatrino ĵetadis fortan lumon sur la palan belan vizaĝon de la infano [10]; tie, ho ĝojo, estis ore ornamita ikono de la Dipatrino [11]; Reĝino de l' Ĉielo, protektema Dipatrino, forportu nin de ĉi tie! [12].

plurdiismoTEZ

RELFIL Religio kredanta je ekzisto de multaj dioj. SIN:politeismo

tradukoj

anglaj

~o: god; sen~ulo: atheist.

belorusaj

~o: бог; ~a: боскі; ~ismo: дэізм; sen~eco, : атэізм; sen~ulo: атэіст; ~patrino: Багародзіца , Маці боска. ~ino: багіня.

ĉinaj

sen~eco, : 无神论, tr. 無神論 [wúshénlùn].

francaj

~o: dieu; ~a: divin; ~ismo: déisme, théisme; dom~o: dieu du foyer, lare (dieu du foyer); sen~eco, : athéisme, impiété; sen~ulo: athée (subst.); ~patrino: Mère de Dieu. ~ino: déesse.

germanaj

~o: Gott; ~a: göttlich; ~ismo: Deismus, Gottglaube; sen~ulo: Atheist, Gottloser; ~patrino: Gottesmutter; plur~ismo: Polytheismus.

grekaj

~patrino: Θεομήτωρ, Θεοτόκος.

hispanaj

~o: dios; ~a: divino; sen~eco, : ateismo; sen~ulo: ateo; ~patrino: Madre de Dios.

hungaraj

~o: isten, Isten; ~a: isteni; ~ismo: deizmus; sen~eco, : ateizmus; sen~ulo: ateista, istentagadó; ~patrino: Isten anyja, istenanya, Szűz Mária.

katalunaj

~o: déu; ~a: diví; ~ismo: deisme; sen~eco, : ateisme; sen~ulo: ateu; ~patrino: marededéu.

latina/sciencaj

~patrino: Mater Dei, Deipara.

nederlandaj

~o: God; ~a: goddelijk; ~ismo: theïsme; ~patrino: Moeder Gods. ~ino: godin.

polaj

~o: bóg; ~a: boski; ~ismo: deizm; dom~o: bóstwo opiekuńcze domu ; sen~eco, : ateizm, bezbożność; sen~ulo: ateista, bezbożnik; ~patrino: Matka Boska, Bogurodzica (przest.); plur~ismo: politeizm, wielobóstwo.

portugalaj

~o: deus, divindade, deidade, nume.

rusaj

~o: бог; ~a 1.: божий; ~a 2.: божественный ; ~ismo: деизм; sen~eco, : атеизм; sen~ulo: атеист; ~patrino: богородица, богоматерь.

slovakaj

sen~eco, : ateizmus; sen~ulo: ateista, neznaboh.

svedaj

~o: gud; ~a: gudomlig; sen~eco, : ateism; sen~ulo: ateist.

tokiponaj

~o: jan sewi.

turkaj

~o: Allah, Tanrı.

volapukaj

~o a: God.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Cefanja 2:11
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 18a
6. J. B. Gresset, trad. C. Rousseau: Ver-vert, Esperantista Centra Librejo, [1914?]
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
8. franca federacio de la Libera Penso: Alvoko al monda kongreso de la Libera Penso, 2004-07-10
9. B. Cadei: Ateistoj kaj kredantoj interparolis..., Espero Katolika, 1984, numero 9a
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
11. Ivan G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 18a
12. A. Ĉeĥov, trad. A. Korĵenkov: Post la Kristnasko, La Ondo de Esperanto, 2002:1

[^Revo] [di.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.39 2011/06/24 19:10:14 ]