tradukoj: be de en es fa fr hu nl pl pt ru sk

1diet/o [1]

dietoTEZ

MED Nutromaniero, obeanta difinitan regularon: observi severan dieton; vegetara, akva, lakta dieto; estas ironie, ke kelkaj debatas pri dietoj, dum aliaj mortas pro malsato [2].

dieti

(ntr)
Sin nutri laŭ moderaj reguloj koncerne tipojn, kvantojn de manĝaĵoj, aŭ tempojn de manĝado: anstataŭ frandemi, ŝi ĉiam dietis [3].

dietero

Iu el la nutraj substancoj provizataj de manĝaĵoj, kiuj rolas en metabolo: eĉ granda kvanto da manĝaĵo, kiu estas deficita je unu dietero, povas rezultigi misnutradon kaj malsanon [4]. VD:nutraĵo

tradukoj

anglaj

~o: diet; ~i: diet, be on a diet.

belorusaj

~o: дыета; ~i: быць на дыеце.

francaj

~o: diète, régime; ~i: faire diète, suivre un régime; ~ero: élément nutritif, nutriment.

germanaj

~o: Diät; ~i: eine Diät machen.

hispanaj

~o: dieta.

hungaraj

~o: diéta; ~i: diétázik, diétát tart.

nederlandaj

~o: dieet; ~i: dieet volgen.

persaj

~o: رژیم غذایی; ~i: رژیم گرفتن.

polaj

~o: dieta; ~i: być na diecie, stosować dietę.

portugalaj

~o: dieta, regime (alimentar).

rusaj

~o: диета; ~i: сидеть на диете, быть на диете.

slovakaj

~o: diéta.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. K. Ungar: Vivu vigle kaj vegetare!, Monato, 1995:7, p. 18a
3. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 53a, p. 182a
4. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967

[^Revo] [diet.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/11/29 11:10:09 ]