tradukoj: be br ca de el en es fa fr he hu nl pl pt ru tr

*nutr/i [1]

*nutriTEZ

(tr)
1.TEZ
Doni al vivulo la manĝaĵon necesan por subteni la forton kaj daŭrigi la vivon: nutri infanon, ĉevalon, fiŝojn; estas sufiĉe da ... lakto por nutri vin ... kaj por subteni la vivon de viaj servantinoj [2]; la lando facile nutras sian loĝantaron; la tero nutras la vegetaĵojn; sin nutri per legomoj kaj fruktoj; (figure) nutri fajronZ; (figure) malsaĝulo nutras sin per malsaĝecoZ; (figure) nutri iun per promesoj Z. VD:asimili 1, manĝi, paŝti
2.TEZ
(figure) Helpi al daŭro de iu sento, deziro aŭ intenco: nutri la spiriton per altaj pensoj; nutri sian amon per espero; nutri esperonZ; tio nutris lian malamon, ĉagrenon; tio povas herede nutri intergentan diseconZ. VD:prizorgi

*nutro

Ago nutri aŭ sin nutri. Rezulto de la ago: kiu povis nur ĉe ŝia brusto serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi nutron [3]; portu al ni donojn riĉajn, por ke nutron havu la homgento! [4].

*nutra

Povanta nutri: lakto estas pli nutra, ol vino [5].

nutraĵoTEZ

Tio, kio servas por nutri: Li donas al la bruto ĝian nutraĵon [6].

nutrejo

AGR Loko por nutrado: provizejoj kaj nutrejoj estas apartigitaj [7].

nutristinoTEZ

Vartistino, kiu mamnutras aŭ prizorgas bebojn: kial vi ne prenas oficon de nutristino? [8].

mamnutriTEZ

(tr)
Nutri per mamo. SIN:mamsuĉigi

mamnutro

Ago mamnutri, rezulto de la ago.

mamnutristinoTEZ

Virino regule mamnutranta fremdan bebon (precipe pro dungo aŭ alia komisio): Lina konas lin de ĉiam: ŝi estis lia mamnutristino [9]; (figure) Aŭskultu do, Azio, mamnutristino nia, Afriko sfinkse muta, tribar' Oceania ... [10]. VD:nutristino

misnutrado

Stato de tiu, kies dieto malhavas iujn necesajn dieterojn: kvarono el la malpli ol 5jaraj infanoj en Senegalio suferas misnutradon [11]. VD:subnutrado

subnutrado

Stato de tiu, kiu ne ricevadas sufiĉajn manĝaĵojn: subnutrado estas la sorto de milionoj, kaj leviĝas la demando, ĉu la terglobo povos nutri sian plinombriĝantan loĝantaron [12]. VD:misnutrado

tradukoj

anglaj

~i: nourish; mam~i: nurse, suckle.

belorusaj

~i: карміць, харчаваць; ~a: пажыўны; ~aĵo: харч, харчаваньне, спажыва, спажытак.

bretonaj

~i: bouetañ, magañ; ~a: magus; ~aĵo: boued, magadur; ~ejo: magerezh; ~istino: magerez; mam~i: bronnañ.

francaj

~i: nourrir; ~o: alimentation; ~a: nourrissant, nutritif; ~aĵo: nourriture; ~istino: nourrice, assistante maternelle; mam~i: allaiter; mam~o: allaitement; mam~istino: nourrice; mis~ado: malnutrition; sub~ado: sous-nutrition.

germanaj

~i 1.: ernähren; ~i 2.: nähren; ~a: nahrhaft; ~aĵo: Nahrung; ~istino: Amme; mam~i: säugen, stillen.

grekaj

~i: τρέφω.

hebreaj

mam~i: להיניק.

hispanaj

~i: nutrir, alimentar; ~o: nutrición, alimentación.

hungaraj

~i: táplál (átv. is), etet; ~a: tápláló; ~aĵo: táplálék, étel; ~ejo: etetőhely; ~istino: dajka; mam~i: szoptat; mam~istino: szoptató dajka. ~i fajron: tüzet táplál; ~i iun per promesoj: ígéretekkel etet; ~i esperon: reményt táplál.

katalunaj

mam~i: alletar.

nederlandaj

~i: voeden; ~a: voedzaam; ~aĵo: voedsel; ~ejo: voedplaats; ~istino: voedster, min; mam~i: zogen, de borst geven; mam~istino: voedster, min.

persaj

~i: غذا دادن (به)، تغذیه کردن; ~a: مغذی; ~aĵo: غذا، خوراک; ~istino: دایه; mam~i: شیر دادن; mam~istino: دایه.

polaj

mam~i: karmić piersią.

portugalaj

~i: nutrir, alimentar; ~a: nutritivo; ~aĵo: alimento; ~ejo: local de nutrição; ~istino: ama-de-leite; mam~i: amamentar. ~i fajron: alimentar o fogo.

rusaj

~i: кормить, питать; ~a: питательный; ~aĵo: пища, питание; ~ejo: место питания; ~istino: кормилица; mam~i: кормить грудью; mam~istino: кормилица.

turkaj

mam~i: emzirmek.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:27
3. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
4. -, trad. K. Kalocsay: Rig-Veda, Himno, Nica Literatura Revuo, 3/6, p. 218
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 147:9
7. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, la loĝejoj de la termitoj
8. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 3, anekdotoj
9. R. Schwartz: Ĉe l' entombigo de l' povra Aleksandro, Nica Literatura Revuo, 1:4
10. N. Ĥoĥlov: Eŭropo, La Tajdo, 1928
11. D. Durand: Malsata ventro ne havas orelojn, Monda Solidareco, 2008-07 (97)
12. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967

[^Revo] [nutr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.28 2011/11/29 11:10:10 ]