tradukoj: de fr it nl pl pt

dispensari/o [1]

dispensario

MED Kuracejo provizanta senpagajn flegojn al vizitantaj malsanuloj, ordinare sen aranĝoj por ilia restado: la kompani-kuracisto, anstataŭ esplori la malsanajn, igis ilin stari en vico antaŭ la dispensario [2]; Lucien rimarkas ke la koloniuloj alportis pli da alkoholejoj kaj tabakejoj ol da dispensarioj kaj lernejoj [3].

tradukoj

francaj

~o: dispensaire.

germanaj

~o: Dispensarium, Ambulanz für Unbemittelte, Armenapotheke.

italaj

~o: ambulatorio, dispensario.

nederlandaj

~o: dispensarium.

polaj

~o: ambulatorium.

portugalaj

~o: dispensário, ambulatório.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992
3. Vikipedio, artikolo „Lucien Péraire“, 2007-03

[^Revo] [dispensari.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.5 2009/07/08 16:30:37 ]