tradukoj: be bg cs de el en es fr hu nl pt ru sk vo

*kurac/i [1]

*kuraciTEZ

(tr)
MED Prizorgi malsanulon kaj fari ĉion necesan por lin resanigi: oni ne kuracas sole per medikamentojB; li kuracis sin de siaj vundojZ; unu vundo alian kuracas[2]; (figure) ŝuldon tempo ne kuracas[3]; nia kuracato estas mia konatoZ; nekuracebla kriplaĵo, malsanulo.

kuracadoTEZ

MED Rimedoj kaj agoj uzataj por resanigi malsanulon: severa kuracado; kuracado per akvoj mineralaj. SUB:dieto

kuracejoTEZ

MED Loko aranĝita por kuraci malsanulojn: lia filo Adamo transprenis la okulistan kuracejon [4].

*kuraciloTEZ

MED Ĉio, kion kuracisto uzas por resanigi malsanulon.
SIN:medicinaĵo, resanigilo

*kuracistoTEZ

MED Medicinisto kiu aktive kuracas homojn: venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana [5].

bestkuracistoTEZ

MED Medicinisto, kiu kuracas bestojn: Yrjö Kokko elektis al si interesan vivtaskon lasante la metion de bestkuracisto por klerigi kaj veki la legantaron [6].

naturkuraco, naturkuracado

MED Kuracado per metodo rigardata kiel natura: per vegetaĵoj, masaĝoj, dieto...: pli ol 20 fakuloj pri naturkuraco kaj sanoteno el Usono, Koreio, Germanio, Litovio kaj Ĉinio partoprenis [7].

tradukoj

anglaj

~i: doctor, treat (medically), attend (a patient), apply remedies; ~ado: (course of) treatment; ~ejo: health resort, sanatorium, nursing home; ~ilo: remedy; ~isto: doctor, physician; best~isto: veterinarian; natur~o, : natural healer.

belorusaj

~i: лячыць; ~ado: лячэньне; ~ilo: лякарства, лекі; ~isto: доктар, лекар; best~isto: вэтэрынар.

bulgaraj

~ilo: лекарство; ~isto: лекар.

ĉeĥaj

~i: léčit.

francaj

~i: soigner (méd.), traiter (méd.); ~ado: soins (médicaux), traitement (médical); ~ejo: cabinet médical, lieu de soins; ~ilo: remède; ~isto: médecin, docteur (médecin); best~isto: vétérinaire; natur~o, : naturothérapie.

germanaj

~i: behandeln, verarzten; ~ado: Behandlung, Verarzten; ~ejo: Praxis (Arzt-), Arztpraxis, Behandlungsraum, Behandlungszimmer; ~ilo: Heilmittel, Medizin, Arznei; ~isto: Arzt, Mediziner; best~isto: Tierarzt.

grekaj

best~isto: κτηνίατρος.

hispanaj

~i: curar; ~ado: tratamiento, terapia; ~isto: médico, doctor; best~isto: veterinario; natur~o, : naturopatía.

hungaraj

~i: gyógyít, meggyógyít, gyógykezel, orvosol; ~ado: gyógyítás, gyógykezel;tés, orvosol;tás; ~ejo: gyógyintézet, orvosi rendelő; ~ilo: gyógyeszköz; ~isto: orvos, doktor; best~isto: állatorvos.

nederlandaj

~i: genezen, gezond maken, helen; ~ado: behandeling; ~ilo: medicijn, remedie, geneesmiddel; ~isto: dokter; best~isto: dierenarts.

portugalaj

best~isto: veterinário.

rusaj

~i: лечить; ~ado: лечение; ~ejo: лечебница, клиника; ~ilo: лекарство; ~isto: врач; best~isto: ветеринар.

slovakaj

best~isto: veterinár, zverolekár.

volapukaj

~isto: sanel.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro „morto de Zamenhof“, p. 127a
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
6. S. Hämäläinen: Yrjö Kokko, 2003
7. Universala Tajĝio-Grupo de Esperanto: 2-a Konferenco de INA, 2005

[^Revo] [kurac.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.27 2011/08/31 22:10:08 ]