tradukoj: be de en es fa fr grc hu pl pt ru sk

*17dogm/o

*dogmo

1.
REL Principo de religia doktrino, esprimanta esencan parton de la religia kredo, kutime rigardata kiel revelaciita, nepridubebla (en la kadro de la koncerna kredo) kaj neŝanĝebla (ŝanĝo en dogmo estigas novan konfesion): la dogmo pri la Triunuo; (figure) la senmorteco de la animoj estas dogmo de la Platona filozofio (ĉi tie pli konvenus aksiomo).
2.
(figure) Principo, kiun oni ne rajtas kontraŭdiskuti.

dogma

1.
Apartenanta al dogmo.
2.
Ne permesanta kontraŭdiskuton.

dogmemo

Emo aserti aŭtoritate sen sufiĉa kritiko.

dogmismo

FIL
Doktrino asertanta la eblecon de la kono pri la absoluto.

dogmaro

REL doktrino ili ... havis nek pastraron nek dogmaron, kaj ĝenerale kunvenis en silento [1].

tradukoj

anglaj

~o: dogma; ~a: dogmatic; ~emo: dogmatism; ~ismo: dogmatics; ~aro : dogma, doctrine.

belorusaj

~o 1.: дагмат; ~o 2.: догма; ~a: дагматычны.

francaj

~o: dogme; ~a: dogmatique; ~emo: dogmatisme; ~aro : dogme.

germanaj

~o 1.: Dogma, Glaubenssatz, Lehrsatz; ~o 2.: Dogma; ~a: dogmatisch; ~emo: zum Dogmatismus neigend, dogmatistisch; ~ismo: Dogmatismus; ~aro : Dogmatik.

hispanaj

~o 1.: dogma.

hungaraj

~o: dogma; ~a: dogmatikus; ~emo: dogmatizmus; ~ismo: dogmatizmus; ~aro : doktrína.

malnovgrekaj

~o 1.: δόγμα.

persaj

~o: دگم; ~a 1.: جزمی، دگماتیک; ~a 2.: جزم‌اندیش، دگم; ~emo: جزم‌اندیشی، دگماتیسم; ~aro : آموزه، دکترین.

polaj

~o 1.: dogmat; ~a: dogmatyczny.

portugalaj

~o: dogma.

rusaj

~o 1.: догмат; ~o 2.: догма; ~a: догматический; ~aro : вероучение.

slovakaj

~o: dogma.

fontoj

1. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 44a, p. 101a

[^Revo] [dogm.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2010/05/04 16:30:36 ]