tradukoj: be de en es fa fr hu nl pl pt ru

1doktrin/o [1]

doktrinoTEZ

FILRELSCI Kohera tuto de principoj aŭ teorioj, kiujn iu religio, filozofio, scienco aŭ aparta skolo de ili instruas: la doktrino de Epikuro; vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino ...; sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn [2]. VD:dogmaro

doktrini

(tr)
FIL Aserti kiel veraĵon, prezenti doktrinon ke...: stoikistoj doktrinis, ke la animo estas kiel materia spiro [3]; Zamenhof laboris super siaj sinsekvaj lingvoprojektoj ne por doni al la mondo universalan lingvon, sed universalan ideologion, kiun poste li doktrinis per sia Homaranismo [4].

tradukoj

anglaj

~o: doctrine.

belorusaj

~o: дактрына.

francaj

~o: doctrine; ~i: professer (une opinion).

germanaj

~o: Doktrin.

hispanaj

~o: doctrina.

hungaraj

~o: doktrína.

nederlandaj

~o: doctrine, leerstelling.

persaj

~o: آموزه، دُکترین.

polaj

~o: doktryna, szkoła.

portugalaj

~o: doutrina.

rusaj

~o: доктрина, учение.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. La Nova Testamento, I. Timoteo 4:6-7
3. E. Pauli: Enciklopedio simpozio, [1999?]
4. G. Mattos: La Esperanta literaturo de la unua periodo, 2002

[^Revo] [doktri.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/07/22 10:10:09 ]