tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru

Konstruaĵo servanta por elakvigi ŝipon, ekzameni kaj
ripari
ĝian subakvan parton (doki ŝipon), aŭ
eĉ por konstrui
novan ŝipon:
seka doko;
malseka doko;
flosanta doko
(granda pontono).

En la regionoj kun grandaj tajdoj, artefarita havena akvujo
kun kluzoj, destinita por teni ŝipojn je la nivelo de la
alta tajdo dum ŝarĝo kaj malŝarĝo.

tenejo,
staplo
Laboristo ĉe doko, kiu enŝipigas kaj
elŝipigas
transportaĵojn:
oni informis nin ke la Usonaj dokistoj strikas
[2].