tradukoj:
be cs de el en es fr hu it la nl pl pt ru
*doktor/o
doktoro
(d-ro)
- 1.
-
Sciencista grado, atribuata al sciencisto fare de universitata
aŭ alia kompetenta scienca konsilio post defendo de ties
disertaĵo prezentanta novajn esplorrezultojn:
AIS (...) agnoskas surbaze de prijuĝo fare de
internacia komitato studojn kompletigitajn ĉe
universitatoj aŭ aliaj altlernejoj per havigo de
internacia sciencista grado: „bakalaŭro“ post
almenaŭ 2–3 jara studado, „magistro“ post
almenaŭ 2 postbakalaŭraj studjaroj, kaj
„habilita doktoro“ pro posta esplorlaboro
[1];
abituriento,
licenciulo,
magistro,
profesoro
- 2.
-
Neformala ĝentiltitolo uzata pri la
kuracistoj, eĉ se ili
ne havas tian sciencistan gradon:
doktoro Zamenhof.
doktoro de la Eklezio
-
Titolo per kiu la eklezio honoris kelkajn plej eminentajn
teologojn, kiuj grave influis ties doktrinon.
Rim.:
La nocio ekzistas ankaŭ en ortodoksismo, tamen la mistraduko
„doktoro“ faras tian terminon malfacile akceptebla por homoj
kies tradicio uzas pli ĝustan tradukon.
La latina vorto „doctor“ signifas „instruisto“
(kaj la tradukoj germana, ĉeĥa, rusa atestas pri ĝusta
kompreno);
la senpripensa traduko „doktoro de la Eklezio“ estas misa,
ĉar
en Esperanto „doktoro“ ne signifas
„instruisto“.
Pli ĝusta traduko estus „majstro de la Eklezio“.
[Sergio Pokrovskij]
[^Revo]
[doktor.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.23 2011/11/20 16:10:08 ]