tradukoj: be bg de en es fr it pl pt ru

1doz/o [1]

dozo

1.
MED Difinita kvanto de medikamento: provu unue malgrandajn dozojn.
2.
(figure) Difinita kvanto de io: ioma dozo de poezioZ; ŝi posedas sufiĉan dozon de prudento por kompreni; ĉe plej malgranda dozo da honesteco kaj bona voloZ

trodozo, superdozo

MED Tro granda dozo, eventuale danĝera: en la aĝo de 36 jaroj ŝi mortis pro trodozo da dormigiloj [2]; (figure) la artistoj ja estis tre, tre bonaj, sed ĉiuj programeroj estis en si mem plenaj koncertoj. Do, estis superdozo, kaj homoj tediĝis [3].

dozi

(tr)
Mezuri kaj prepari la ĝustan kvanton de iu medikamento: oni devas tre prudente dozi la venenajn kuracilojn.

tradukoj

anglaj

~o 2.: portion, quantity; ~o: dose; tro~o, : overdose; ~i: dose, measure out.

belorusaj

~o: доза; ~i: дазаваць.

bulgaraj

~o: доза.

francaj

~o: dose; tro~o, : overdose, surdosage; ~i: doser.

germanaj

~o: Dosis; ~i: dosieren.

hispanaj

~o: dosis; ~i: dosificar.

italaj

~o: dose; tro~o, : overdose, sovradosaggio; ~i: dosare.

polaj

~o: doza, dawka; ~i: dozować, dawkować.

portugalaj

~o: dose.

rusaj

~o: доза, порция; ~i: дозировать.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Vikipedio, Marilyn Monroe, 2009-12-04
3. Judith: lumo, 2009-09-23

[^Revo] [doz.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2010/12/09 17:31:12 ]