tradukoj: ca de hu pt

-ed

-edTEZ

ZOO
Neoficiala sufikso, uzata por nomi familiojn laŭ la zoologia nomenklaturo. La sufikso aplikiĝas al genro el la familio por formi la familinomon: La anaso apartenas al la familio anasedoj.
Rim. 1: Al kiu genro aplikiĝas la sufikso por nomi la familion, estas difinite de la internacia zoologia nomenklaturo.
Rim. 2: Povas okazi, ke tiu genro ne plu ekzistas, ĉar pro novaj esploroj ĝiaj specioj estas ordigitaj sub aliaj genroj.
Rim. 3: Pro la fakeco kaj neoficialeco de la sufikso estas konsilinde eviti ĝin en nefaka lingvaĵo kaj uzi vortojn kiel anasfamilio, anasfamiliano anstataŭ anasedoj, anasedo .

tradukoj

germanaj

-~: -id(e), -id(ae).

hungaraj

-~: -félék (zoológiai osztály).

katalunaj

-~: -id, -ids.

portugalaj

-~: -ídeo.

[^Revo] [ed.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.7 2011/12/05 15:10:21 ]