tradukoj: be de en fr hu nl pl pt ru

9ekologi/o [1]

9ekologio

1.
SCIEKOL Scienco pri la reciprokaj influoj inter vivantaj organismoj kaj ties natura medio: materialoj liveritaj de la Naturparka Administracio de Qomolangma montras, ke tiu loko estas tre valora por studi ekologion, biologion [kaj] geologion [2].
Rim.: La Naŭa Oficiala Aldono [3] asertas, ke ankaŭ tiuj reciprokaj influoj inter vivantaj organismoj povas ricevi la nomon „ekologio“. Kiel ekzemplon de tiu senco eblas citi: Interna Mongolio ankaŭ translokigis paŝtistojn kaj kamparanojn, kiuj loĝis en lokoj kun malbona medio, por revigligi stepan ekologion [4]. Sed tiaj ekzemploj, en kiuj ofte aperas restrikta kadro, prefere estu rigardataj, kiel metafora uzo de la nomo de la scienco por signi apartan sciencan rigardon al la menciita kadro. Oni do interpretu la supran ekzemplon, kiel: [...] por revigligi la stepon laŭ ekologia vidpunkto. Simile estas interpretendaj ekzemploj kun aliaj sciencoj, kiel: „la geografio de malsato“ [5]. Tian esprimon eblas uzi dirante, ke la koncerna „geografio“ koincidas kun aparta kriterio (t.e. malsato aperas en loko, kie la kriterio estas plenumata), ke oni povas ĝin modifi (t.e. modifi la gradon de malsato en difinita parto de la mondo), kompari kun la geografio de neklereco ktp.
2.
Klopodo eviti, ke la homa aktivado estu tro danĝera por la naturaj medioj: urbo, longtempe kritikata profite al la kamparo, aperas nun kiel ejo de ebla ĉiutaga ekologio [6].
3.
POL=ekologiismo

ekologia

1.
Rilata al naturaj medioj, al ilia studo: la plantoj ĝenerale kreskas laŭ difinitaj ekologiaj kondiĉoj [7].
2.
Sendanĝera por la naturo: 10% de la bienoj en tiu lando praktikas la t.n. „ekologian agrikulturon“ [8].

ekologiismo

POL Socia kaj politika movado emfazanta nedifektadon de la naturo: ekologiismo, vegetaranismo, domokupado k.a. malpli fortas [en Katalunio] ol en centra Eŭropo, sed estas rimarkinde pli disvolvitaj ol en Hispanio [9].

ekologiisto

1.
EKOL Fakulo pri ekologio 1. SIN:ekologo
2.
POL Ano de ekologiismo: la ideo de „malkresko“ lanĉita de Nicholas Georgescu-Roegen trovas favoran eĥon ĉe parto de la ekologiistoj kaj alimondistoj [10]. VD:verdulo 3

tradukoj

anglaj

~o: ecology; ~a: ecological; ~ismo: ecological movement, environmental movement, environmentalism, green movement; ~isto 2.: environmentalist; ~isto: ecologist.

belorusaj

~o 1.: экалёгія; ~o 3.: экалягічны рух; ~a 1.: экалягічны; ~a 2.: экалягічна бясьпечны, экалягічна чысты; ~isto 1.: эколяг.

francaj

~o 1.: écologie; ~o 2.: écologie; ~a: écologique, respectueux de l'environnement; ~ismo: écologie, mouvement écologiste; ~isto 1.: écologiste; ~isto 2.: écologiste, défenseur de l'environnement.

germanaj

~o 1.: Ökologie; ~o 3.: ökologische Bewegung, Ökologiebewegung; ~a 1.: ökologisch; ~a 2.: ökologisch abbaubar, ökologisch unbedenklich; ~ismo: ökologische Bewegung, Ökologiebewegung; ~isto 1.: Ökologe.

hungaraj

~o 1.: ökológia, környezettan; ~o 3.: ökológiai mozgalom, zöldmozgalom; ~a 1.: ökológiai, környezeti; ~a 2.: ökológiai, környezetre ártalmatlan; ~ismo: ökológiai mozgalom, zöldmozgalom; ~isto 1.: ökológus, környezettani szakember.

nederlandaj

~o 1.: ecologie; ~o 3.: ecologische beweging, groene beweging; ~a: ecologisch; ~ismo: ecologische beweging, groene beweging; ~isto 1.: ecoloog.

polaj

~o 1.: ekologia; ~o 2.: ekologia, ochrona środowiska; ~o 3.: ruch ekologiczny; ~a 1.: ekologiczny; ~a 2.: ekologiczny; ~ismo: ruch ekologiczny, ruch zielonych (pot.); ~isto 1.: ekolog; ~isto 2.: obrońca środowiska, obrońca praw przyrody, zielony (pot.).

portugalaj

~o 1.: ecologia; ~o 3.: ecologismo, ecologia; ~ismo: ecologismo, ecologia; ~isto 1.: ecólogo.

rusaj

~o 1.: экология; ~o 3.: экологическое движение, зелёное движение, движение защитников природы; ~a 1.: экологический; ~a 2.: экологичный, экологично чистый; ~ismo: экологическое движение, зелёное движение, движение защитников природы; ~isto 1.: эколог.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Ĉina Radio Internacia: Por ke la loko restu pura, http://esperanto.cri.cn/1/2004/11/05/1@16800.htm
3. Akademio de Esperanto: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
4. Ĉina Radio Internacia: Por ke la loko restu pura, http://esperanto.cri.cn/1/2004/11/05/1@16800.htm
5. Espero katolika, 1966:7
6. Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2005-01
7. Robert Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, jaro 1997a, numero 11a, p. 12a
8. Evgeni Georgiev: Aŭstrio: lando de ekologia kultivado, Monato, jaro 1997a, numero 9a, p. 19a
9. Hèctor Alòs i Font: Katalunio 2005, La Ondo de Esperanto, 2005:3(125)
10. Le Monde Diplomatique en Esperanto, 2004-07

[^Revo] [ekologi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.10 2010/01/07 17:30:31 ]