tradukoj: be de en es fa fr hu nl pl pt ru

eksterpol/i

eksterpoliTEZ

MAT[1] (tr)
(funkcion) Aproksimi ĝin ekster la intervalo entenanta la jam konatajn valorojn per funkcio konstruita surbaze de tiuj konataj valoroj. VD:interpoli;SIN:ekstrapoli.
Rim.: Tiu ĉi termino aperas en ĉiuj niaj fontoj (konantaj la nocion) malgraŭ la kripligo, kiun ĝi prezentas rilate la internacian radikon „ekstrapol“, tamen aperanta ĉi-sence en [2]. La paralelo kun „interpoli“ evidentas kaj instigis kelkajn malderivi verbon „poli“, kiun eblus difini kiel „aproksimi nekonatan funkcion per funkcio konstruita surbaze de iuj konataj valoroj de la aproksimota funkcio“. Ni konsideras, ke ĉi-lasta vorto estas senutila, sed, pli grave, ke la preciza senco de „eksterpoli“ kaj „interpoli“ ne evidente deriviĝas de la senco de la vortpartoj. Do tiuj du terminoj prefere restu parencaj nur etimologie.

tradukoj

anglaj

~i: extrapolate.

belorusaj

~i: экстрапаляваць.

francaj

~i: extrapoler.

germanaj

~i: extrapolieren.

hispanaj

~i: extrapolar.

hungaraj

~i: extrapolál.

nederlandaj

~i: extrapoleren.

persaj

~i: برون‌یابی کردن.

polaj

~i: ekstrapolować.

portugalaj

~i: extrapolar.

rusaj

~i: экстраполировать.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
2. Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [ekster2.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.8 2011/09/24 17:10:09 ]