tradukoj: be de en es fr hu it lat pl pt ru

Ene/o [1]

Eneo

1.
NOM Vira antaŭnomo latina.
2.
PERS Rolulo de Iliado, Ĉefrolulo de Eneado, gvidanto de fuĝantaj trojanoj al Italujo: Vergilio montris per la persono de Eneo la kuraĝon de kompatema filo kaj la sagacon de brava kaj lerta kapitano [2].

Eneado

BELE
Latina eposo 12-ĉapitra, verkita de Vergilio, prezentanta la kunfuĝon de Eneo kaj aliaj trojanoj, ilian restadon en Afriko, ilian instaliĝon en Italujo kiel prapatroj de Romianoj.

tradukoj

anglaj

~o: Aeneas; ~ado: Aeneid.

belorusaj

~o: Энэй; ~ado: Энэіда.

francaj

~o: Énée; ~ado: Énéide.

germanaj

~o: Aeneas; ~ado: Aeneis.

hispanaj

~o: Eneas.

hungaraj

~o: Aeneas; ~ado: Aeneis.

italaj

~o: Enea; ~ado: Eneide.

malnovlatinaj

~o: Aeneas; ~ado: Aeneis.

polaj

~o: Eneasz; ~ado: Eneida.

portugalaj

~o: Enéias; ~ado: Eneida.

rusaj

~o: Эней; ~ado: Энеида.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, ĉapitro 25a, p. 181a

[^Revo] [ene.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.11 2010/10/15 16:30:32 ]