tradukoj: ca fr

envult/i [1]

envultiTEZ

(tr)
Sorĉi iun pere de pupo aŭ alia lin simbolanta figuro: sekrete, por ke Strigokorul ne povu lin envulti [2].

envulto

Sorĉo, en kiu oni faras al figuro la misojn, kiujn oni deziras al persono: ĉu ĝi havas ian efikon kontraŭ epidemioj, sorĉadoj, envulto aŭ aliaĵoj [3]?

tradukoj

francaj

~i: envouter; ~o: envoutement.

katalunaj

~i: embruixar, fetillar (amb un ninot o efígie); ~o: embruixament, encanteri (amb un ninot o efígie).

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, la guarbo
3. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Superstiĉo

[^Revo] [envult.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.2 2011/12/11 17:10:11 ]