Dato aŭ evento prezentanta gravan momenton en la historio,
komenca tempopunkto en jarkalkulo
(la epoko de erao1):
la sputnikoj prezentas epokon en la historio de la
homaroPIV2.
2.
Jararo prezentanta apartan propran karakteron:
antaŭhistoria epoko, praepoko;
tiu loko estis loĝata jam ekde la bronza epoko
[2].
epokfara
Historie aparte grava:
la eltrovo de la presarto estas epokfara momento
en la homa historio.
glaciepoko, glacia epoko
Iu el la longaj epokoj de malvarma klimato en la historio de la
tero:
en iu poemo de William AULD oni povas legi: Glaciepoko
alrampas
[3];
antaŭ 40 000 jaroj, meze de la pasinta
glacia epoko, okazis kultura
salto ene de nur kelkmil jaroj
[4].
ŝtonepoko
La plej antikva parto de la homa historio, kiam la iloj
estis farataj nur el ŝtono, ligno kaj ostoj:
la tempo, kiam la ŝtonepoko sin tiris al fino
[5].
kuprepoko
Tiu antikva parto de la homa historio, kiam disvastiĝis
la iloj faritaj el kupro:
la kuprepoko situas inter ŝtonepoko kaj bronzepoko.
bronzepoko
Tiu antikva parto de la homa historio, kiam disvastiĝis
la iloj faritaj el bronzo:
la bronzepoko situas inter kuprepoko kaj ferepoko.
ferepoko
Tiu parto de la homa historio, kiam disvastiĝis
la iloj faritaj el fero:
la ferepoko venis post la bronzepoko.
mezepoko
En la eŭropa historio, la periodo ekde la falo de la Okcidenta
Romio ĝis la pereo de Bizancio (do, proksimume la jarmilo
inter la jaroj 476a – 1453a).
Popola sinkretisma
movado religia populariĝinta en la 1960aj jaroj en Nordameriko
kaj aliaj
landoj el fontoj teozofiaj, kristanaj, hinduismaj...:
pioniro de la nuntempa „Nova Epoko“ estas
Rudolf Steiner
[6].
Rim.:
Iafoje ankaŭ Nova Tempo, Amfora Epoko (pro
zodiaka signo Amforo), Nova Erao:
la adeptoj de la Nova Erao ... kontaktas aliajn
estulojn
loĝantajn en la universala Tuto
[7].
orepoko
1.
Mita parto de la homa historio, kiam la homoj estis junaj,
ne konis zorgojn kaj malĝojon, sed ja estis submetitaj al la
morto kiu venis al ili kiel dolĉa dormo.
2.
(figure)
Feliĉa, favora parto en la historio de iu fako (arto,
metio, scienco), aŭ ŝtato, aŭ homgrupo:
Laŭ la opinio de Padre Marchena, per tiu ĉi
evento alvenis la dua orepoko!
[8].
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto 2.
J. Horvath: Győr aŭ kie ekkokerikis ventokoko, Monato, jaro 2002a, numero 8a, p. 22a 3.
E. Grimley-Evans: glaci(aj)epokoj, soc.culture.esperanto, 1994-03-24 4.
W. Fuß: Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?, Monato, 2003-02, p. 20a 5.
J. London, trad. R. Rossetti: Dio de liaj prapatroj, La nica literatura revuo, 1:4 6.
R. Schnell:
Obskuraj Radikoj de la Nova Epoko, Ateismo, 1991 3:1-3 (7-9), p. 38a-44a 7.
P. B. Cadei: New Age aŭ
Nova Erao, Espero Katolika, 2002, numero 7a-8a 8.
S. Szathmári: superstiĉo